Vojoj por amantoj de herbejetoj

Arbarista Panteono – tio krom monumentoj kaj akvofontujoj ankaŭ estetikaj herbejetoj en regiono ofertantaj eblecojn por ripozo Retaj paĝaroj de Lerneja forsta kompanio Křtiny mencias numeron 60 de estetikaj herbejetoj, libro Arbaroj de Mendel universitatoi – arbaroj por homo de jaro 2016 tiun ĉi numeron konfirmas.

Oni do ne miru, ke la regiono estas nomita ankaŭ kiel regiono de arbaroj, akvoj kaj deklivoj (do herbejetoj). Ne eblas ĉi tie komplete skribi liston de ĉiuj 60 herbejetoj, tiuj cetere ne estas detale priskribitaj ankaŭ en jam menciita libro. Mi ankaŭ ne povas doni al vi informon pri arbaraoj, kiuj kreskas sur herbejetoj. Ĉiukaze, mi rekomendas preni ankaŭ kovrilon, ne ĉiam estas ebleco sidi sur benko.

Sur herbejetoj vi trovos ankaŭ ekzotikajn arbojn, sed surbaze de miaj esploroj nur en kazo de herbejetoj apud „U Luže“ (Ĉe flako) apud arbara vojo Vojanka kaj U Buku (Ĉe Fago) vi trovos informpanelon kun listo de arbospecioj. Informnpanelon kun foto el drono vi trovos je herbejeto U Buku, kiu povas esti komenca punkto ne nur por matena ekskurso antaŭ laboro. Tiu ĉi informpanelo estas sur tiu ĉi herbejeto de jaro 2021. En priskribo de arbara vojo Vojanka mi mencias tiujn arbarojn.

Nun mi povas nur oferti al vi mian elekton de interesaj herbejetoj. En la forstodistrikto mi rekomendas krom jam du menciitaj herbejetoj mi ĉefe rekomendas herbejeton apud monumento de Josef Bohdanecký (ne for de ŝoseo el Útěchov en Adamov). Vere proksime de Brno estas herbejeto en malsupra parto de arbara vojo Soběšická. Se vi ekskursos tra arbara vojo Vojanka, mi rekomendas sennoman herbejeton kun grupo de sep hipokastanoj.

En la forstodistrikto Habrůvka mi rekomendas herbejeton en Wiehl-valo kun dominanta sangofago ruĝfolia. Se vi iros ekster Wiehl-valo de arbara vojo Padouch, vi malkovros herbejeton „Ĉe ŝtona ponteto“. Kaj agrabla estas ankaŭ herbejeto Ĉe Kapreolo kun samnoma akvofontujo ĉe arbara vojo Doubská.

En la forstodistrikto Bílovice nad Svitavou estas interesaj precipe tiuj ĉi herbejetoj: ĉe Sep kverkoj, apud Monumento de la torturitaj arbaristoj (super urbo Adamov), herbejeto apud vojturniĝo de ŝoseo de Křtiny al Babice nad Svitavou (kie samtempe estas monumento de profesoro Opletal, al kiu mi rekomendas iri dum tiu ĉi ekskurso. Survoje de Žilůvky tra arbara vojo Brněnka al arboreto Řícmanice vi certe vidos Konůpek-herbejeto kaj fine de via eskurso vin atendos ankaŭ herbejeton je disvojiĝo de ruĝa kaj blua turismaj vojoj. Kaj se vi iros tra arbara vojo Červená, vi certe rimarkos herbejeton kun monumento dediĉita al Bohuslav Polanský. Supre poste estas Ressel-arbarista domoa, Ressel-monumento en hipokastana arbareto kaj sekvanta herbejeto tauĝa por ripozo.

Kaj aldone unu propono: se vi volas kunigi herbejeton kun belvidejo, mi rekomendas belvidejon Sur grandaj rokoj. Inspiron vi povas trovi en tiu ĉi teksto.

Palouk U Buku - celkový pohled

Pli da fotoj de herbejetoj

Sekva oferto de vojoj

Arbaraj vojoj

Listo de vojoj en regiono de Arbarista Panteono
Vojoj por familioj kun infanoj

Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj.

Vojoj por amantoj de fervojo

Vojoj por amantoj de fervojo

Regiono de Arbarista Panteono ĝojigos ankaŭ amantojn de fervojo.

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono.

 Vojoj por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por interesiĝantoj pri historio

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por interesiĝantoj pri historio

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas kelkaj ekleziaj monumentoj

Vojoj por amantoj de akvo

Vojoj por amantoj de akvo

En regiono de Arbarista Panteono estas multaj akvofontujoj kaj akvaj areoj

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Regiono de Arbarista Panteono ofertas multon por amantoj de biciklumado.