Arbara vojo Doubská

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Adamov, Karlov (buslinio 157), Olomučany, returna haltejo (buslinio 230)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Bažantí studánka (Fazana fontujo), studánka Nad Doubskou (fontujo Super Doubská), palouk U Srnce (arbara herbejeto Ĉe Kapreolo), studánka U Huberta (fontujo Ĉe Huberto), Máchův památník (Mácha-monumento, výzkumné pracoviště Silviculturum (esplorlaborejo Silviculturum)

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone rekte en Olomučany, poste en Adamov

Longeco de la arbara vojo: 3,2 km

Karakterizo de la arbara vojo Doubská: temas pri arbara vojo, kiu en la plej malalta punkto (266 m super maro) komenciĝas en la Jozefa valo (punkto 1 en la suba mapo) kaj finiĝas ĉe la arbara vojo Hradská (ĉirkaŭ 460 m s. m.) proksime ĉe Mácha-monumento (punkto 2 en la suba mapo). La dekliva leviĝo ne estas tre agrabla, ripozi vi povos nur ĉe la herbejeto U Srnce (446 m s. m.). Feliĉe vi povas trinki akvon komence de la vojo ĉe Fazana fontujo. Sed longan deklivan leviĝon en la unua duono de la vojo ĝis la herbejo Ĉe Kapreolo ne eblas eviti (punkto 4 en la suba mapo). Sur la herbejeto mem vi trovos fontujon Ĉe Kapreolo el la jaro 1937 kun slogano de Antonín Dyk „Kion Dio kreis, tion respektu kaj protektu“ kaj kun bildo de staranta kapreolo. Tamen la fontujo ne estas abunda je akvo. De la herbejeto, sur kiu estas plantitaj ekzotaj arboj kaj ornamaj arbustoj, la plua vojo jam estas pli agrabla.

Fine de migrado sur tiu ĉi arbara vojo vi povas halti ĉe Mácha-monumento en supermara alto 505 m kun panoramoj de la pejzaĝo (pli detale en priskribo de la arbara vojo Hradská). Al la monumento ja tiu ĉi arbara vojo ne gvidas, oni devas sekvi flavan turisman traceon. En la loko, kie la flava traceo forlasas arbaran vojon Doubská, estas memorindaj fagoj.

Interesa eventualo estas eblo deflankiĝi al la arbara vojo Travnatá (punkto 3 en la suba mapo). Ĉi tiu vojo kondukas al proksimeco de monumento de Jan Evangelista Purkyně sur t.n. Purkinje-belvidejo direkte al valo de la rivero Svitava. Ĉar la loko estas malfacile alirebla, ne kondukas tien turismaj ŝildetoj, sed en malnovaj mapoj vi trovus desegnitan flavan turisman ŝildeton kondukanta de la herbejeto Ĉe Kapreolo rekte al la Purkinje-belvidejo kaj plu al Adamov. Restaĵo de tiu vojo estas turisma disvojiĝo, kiun mi dokumentis dum vizito de la loko en somero 2017. La distanco mem de la loko kun deflankiĝo de la arbara vojo al la Purkinje-belvidejo estas 1,7 km kaj eblas reveni rekte al Adamov.

La vojo kopias plejparte la flavan turisman itineron. Mi persone elektus ĝin por reveno, se mi biciklus, prefere malsupren ol supren. La arbara vojo Hradská de la Svitava-valo preter Nový Hrad (Nova Burgo) vin iomete lacigos, sed la plej klopoda parto finiĝas sur disvojiĝo sub Nový Hrad (387 m s. m.) kaj poste la deklivo leviĝas nur modere. Eventuale vi povas al Olomučany supreniri sur ŝoseo el la Jozefa valo.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de la vojo sur la ŝoseo inter Adamov kaj Křtiny en la Jozefa valo

Punkto 2: komenco / fino de la vojo proksime ĉe la Mácha-monumento

Punkto 3: ebleco defklankiĝi al la arbara vojo Travnatá

Punkto 4: arbara herbejeto Ĉe Kapreolo

 

Kien iri plu?

Proponoj por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj, sed ne en ĉiuj partoj
De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov

De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov (21 km)

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj
Al akvofontujoj sude de Olomučany

Al akvofontujoj sude de Olomučany (11 km)