Arbara vojo Červená (la Ruĝa)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Bílovice nad Svitavou (trajnlinio S2, buslinioj 75 kaj 210), Velká Klajdovka (buslinioj 201 kaj 202)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Janáčkova studánka (Janáček-fontujo), Liduščin památník (Liduška-monumento), Resslův památník (Ressel-monumento), památník 1. Vánočního stromu (monumento de la 1-a Kristnaska Arbo).

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone jam en Bílovice nad Svitavou aŭ ĉe disvojiĝo Kopaniny

Longeco de la arbara vojo: 3,6 km

Karakterizo de la arbara vojo Červená (la Ruĝa): pro proksimeco al Brno ĝi estas unu el la plej uzataj vojoj. Samtempe temas pri unu el la plej belaj kaj interesaj arbaraj vojoj sur la teritorio de Arbarista Panteono. Jam la komenco en Bílovice nad Svitavou (punkto 1 sur la suba mapo) plezurigos la vizitantojn per fontujo Leoš Janáček el la jaro 1978. En negranda distanco troviĝas du herbejetoj: unu kun la monumento de Bohuslav Polanský, dua kun retena akvorezervujo ĉe „Kuní potok“ (Mustela rivereto) (punkto 3 sur la suba mapo). La rezervujo estis konstruita en 1999 laŭ iniciato de arbarestro Petr Krakovič, projektis doc. Václav Tlapák. Ĉi-loke vi povas iri ankoraŭ al monumento Liduška, kiu memorigas, ke la 22-an de decembro 1919 ĉi tie estis trovita knabineto Liduška.

De la herbejeto kun akvorezervujo eblas deflankiĝi kaj uzi cirklan vojon, kiu proponas panoramajn vidaĵojn de Bílovice nad Svitavou (en tiuj lokoj oni solene malfermis je la 26-a de oktobro 2021 novan elvidejon super Bílovice nad Svitavou). Interesa loko de tiu cirkla vojo estas larika semplantejo (punkto 4 sur la suba mapo). Sed se vi daŭrigos sur la arbara vojo, rimarku atente en kurbejo monumenton dediĉitan al Josef Konšel (punkto 5 sur la suba mapo). Plua interesa loko sur la arbara vojo „Červená“ estas vojkruciĝo kun Liška-kruco (punkto 6 sur la suba mapo), kiu memorigas lokan arbariston Jiří Liška. Ĉi-loke al la arbara vojo „Červená“ revenas la cirkla vojo, kiun vi povis uzi, se vi volis ĝui la panoramajn vidaĵojn de Bílovice nad Svitavou. Al la vojkruciĝo venas ankaŭ verda turisma itinero, kiu kondukas preter la monumento de la 1-a Kristnaska Arbo (punkto 8 sur la suba mapo), kiu estis konstruita en 1999 okaze de la 75-a datreveno de la unua publika Kristnaska Arbo por Brno.

Sekvas plua impresa parto de la vojo, kiu pli similas al arbara parko. La arbara vojo inter la punktoj 6 kaj 7 sur la suba mapo por momento perdas deklivan leviĝon, permesas al vi ripozi kaj ĝui vidaĵojn de tiu loko. Arbarista domo Ressel, monumento Ressel en kaŝtana bosko kaj sekvanta herbejeto invitanta ripozi (kelkfoje la arbara vojo estas nomata ankaŭ vojo de Ressel). Josef Ressel (1793-1857) estis arbaristo kaj inventinto de speciala ŝipa ŝraŭbo. Proksima fontujo Stanislav Lolek fine de la valo Těsnohlídek. (Stanislav Lolek desegnis ŝercajn bildetojn pri ruza vulpino, Rudolf Těsnohlídek laŭ ili verkis humuran romanon kaj Leoš Janáček ĝin muzikigis kiel operon). Apud la monumento Ressel vi trovos panelon de Instrua vojo Hády kaj valo Říčky. La panelo mem havas numeron 9 kaj temas pri la Arbarista Panteono. Ne necesas priskribi la panelon, sed gravas, ke Arbarista Panteono estas granda heredaĵo de fondantoj de arbarista universitato en Brno, nome profesoroj Josef Konšel, Rudolf Haša kaj precipe Josef Opletal.

La fina parto de la arbara vojo „Červená“ en pasinteco ne estis tre interesa. Pro sekeco kaj damaĝoj de skolitoj (insektoj manĝantaj arban ŝelon) la loka arbaro devis esti ekspluatita kaj la senarbejo proponas novajn vidaĵojn. Proksimume en la mezo de tiu fina parto ni povas rigardi interesan arbaran vojon Kuběnka, sur kiu estas konstruita testa parto de ŝoseo. Tiam ni jam estas preskaŭ ĉe la fino de la vojo, nome ĉe disvojiĝo Kopaniny (punkto 2 sur la suba mapo). Ĉe Kopaniny la arbara vojo „Červená“ renkontiĝas kun arbara vojo Šumbera, kiu kondukas al suba parto de Hády, troviĝas tie bicikla pado preparita laŭlonge de la ŝoseo el Velká Klajdovka al Ochoz u Brna. Ne malproksimas la Maria valo, kie la posedantojn de montaraj bicikloj ĝojigos terenaj vojoj por unu biciklo (singletrack).

La vojo ne estas malfacila, taŭgas por familioj kun infanĉaretoj, parte ankaŭ por ŝoseaj bicikloj (nur en la parto Bílovice nad Svitavou – monumento Konšel).

En 2009 okazis esploro Pritakso de transporta reto Křtiny kiel feria refortigejo por personoj move handikapitaj, kiu mapis taŭgecon de arbaraj vojoj por rulseĝuloj. Ĉi tiu arbara vojo estis inter la analizataj kaj rekonita kiel konvena por rulseĝuloj kun akompanantoj. Avantaĝo estas alireblo per buslinio 75, uzanta kutime basplankajn busojn. Bedaŭrinde trajno neuzeblas pro granda arko kaj neeblo elŝovi platformon por handikapuloj. De la disvojiĝo Kopaniny al la hotelo Velká Klajdovka la pado same taŭgas por rulseĝuloj.

La vojo kopias la biciklan itineron n-ro 5005, t.n. rondon de Brno, longan 70 km (la itinero enkadre de Arbarista Panteono kondukas ankaŭ sur la arbara vojo Soběšická).

Nun vi eble demandas: kial ĝuste „Červená“ – la Ruĝa? Pri tio respondas la retejo de Bílovice nad Svitavou. La Ruĝa vojo nun ne estas ruĝa, sed kiam ĝin konstruis en la 1930-aj jaroj la arbarista entrepreno, ĝia supraĵo vere estis ruĝa, ĉar ĝin kreis devonia sablo. La vojon oni nomis ruĝa, iom poste la nomo estis akceptita kiel oficiala.

Kaj ankoraŭ plia bonifiko: antaŭ la komenco de la vojo rimarku la monumenton omaĝe al poeto Stanislav Kostka Neumann, aŭtora de poemkolekto de intima kaj natura liriko La libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj (inspiron li trovis sur deklivoj de Svitavy kaj en ĉirkaŭaĵo de Bílovice nad Svitavou). La monumento ne apartenas oficiale al Arbarista Panteono, tamen ne mankas versoj:

Sur griza ŝtona blok’ de Trua Roko
kun solec’ identa mi sidas,
luktas akvegoj sub mia loko,
mi sovaĝan Svitavan vidas.
(tr. Jaroslav Mráz)

Alian monumenton dediĉitan al S. K. Neumann vi trovos supre sur disvojiĝo Šumbera. Tiu ĉi monumento jam ne apartenas al monumentoj sur teritorio de Arbarista Panteono.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: Okcidenta komenco / fino de la vojo
Punkto 2: Nord-orienta komenco / fino de la vojo
Punkto 3: Retena rezervujo sur la mustela rivereto Kuní potok
Punkto 4: Larika sem-plantejo
Punkto 5: Monumento Josef Konšel
Punkto 6: Kruco Liška
Punkto 7: Monumento Ressel
Punkto 8: Monumento de la 1-a Kristnaska Arbo