Arbara vojo Padouch (Kanaljo)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Habrůvka (buslinioj 157 kaj 201), Rudice (buslinio 231), Josefov (buslinio 157)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: monumento de Rudolf Haša, herbejto super Močová, memorŝildo de Julius Wiehl, instrua turisma vojo Valoj de Rudice, herbejeto Ĉe ŝtona ponteto, arbostampo kun virapro

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone rekte en Habrůvka aŭ en Josefa valo, eventuale en Rudice

Longeco de la arbara vojo: 2,7 km

Karakterizo de la arbara vojo Padouch: temas pri arbara vojo kondukanta arbaran vojon K Hlinkovým dolům kaj supran parton de Josefov. Apud la vojo mem vi trovos neniun monumenton, monumento de Rudolf Haša (en proksimeco de arbarero de fago kaj lariko – en tiel nomata „adorejo de Haša“) estas tuj ĉe okcidenta komenco / fino de arbara vojo en valo de Julius Wiehl (ne mankas ankaŭ memorŝildo de Julius Wiehl, situita pli malsupre en valo). Samtempe ĉi tie komencas kaj finas arbara vojo Kočárová kaj vi trovos ĉi tie eĉ agrablan altaneton. Ambaŭ vojo havas asfaltan supraĵon, kiu gvidas ĝis ŝoseo kondukanta Olomučany kun Josefov.

Vi povas viziti dum promeno tra tiu ĉi vojo herbejeton „Ĉe ŝtona ponteto“. Vi povas iri al ĝi de punkto 4 en la suba mapo. La vojo mem al ĝi ja ne estas markita. La herbejeto mem estas ĉiukaze certe vizitinda kaj kvankam vi ne malkovros ponteton, ne mankas benko kaj bunta floraro ĉefe dum printempo. Dum varma tago certe estos sur tiu ĉi herbejeto pli malvarme ol rekte sur la vojo Padouch. Pli supre estas ankoraŭ unu herbokampo, sed ĝi ne estas tiom komforta por eventuala pikniko en arbaro.

Fine de via promeno de valo supren vi povas rigardi arbostumpon kun virapro je la vojkruco kun arbara vojo K Hlinkovým dolům.

La vojo estas dank al asfalta supraĵo taŭga por posedantoj de ŝoseaj bicikloj kaj por familioj kun infanĉaretoj. Asfalta supraĵo de vojo estus taŭga ankaŭ por rulseĝuloj, sed bedaŭrinde apud ŝoseo de Olomučany al Josefov ne estas klinko adaptita por rulseĝistoj.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: orienta komenco / fino de la vojo apud arbara vojo K Hlinkovým dolům

Punkto 2: okcidenta komenco / fino de la vojo en valo de Julius Wiehl

Punkto 3: herbokampo apud voj

Punkto 4: branĉvojo al herbejeto Ĉe ŝtona ponteto​

Kien iri plu?

Proponoj por eskurso

nur por piedirantoj
Al panoramoj en Josefan valon

Al panoramoj en Josefan valon (15 km)

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj
Omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj

Omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj (18 km)