Arbara vojo Brněnka

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Bílovice nad Svitavou (trajnlinio S2, buslinioj 75 kaj 210), Řícmanice (buslinio 210)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: arboreto Řícmanice nemalproksime de arbara herbejeto (sed necesas veni ekster tiun ĉi arbaran vojon)

Ebloj por parkado de aŭtoj: en la supra, orienta parto de la vojo disponeblas parkejo ĉerande de natur-rezervejo Čihadlo, plue vi povas parki en Řícmanice aŭ en Bílovice nad Svitavou

Longeco de la arbara vojo: 2 km

Karakterizo de la arbara vojo „Brněnka“: temas pri arbara vojo kondukanta al unu el la plej interesaj lokoj proksime de Brno – arboreto Řícmanice (punkto 2 en la suba mapo). Bedaŭrinde ĝi estas por plejparto de turistoj nealirebla, ĉar ĝi kutime estas malfermita nur dum specialaj “tagoj de malfermitaj pordoj”.  Kialo estas, ke diference de la arboreto en Křtiny ĉi tiu arboreto troviĝas profunde en la centro de arbaro kaj tial por la administranto de la arbaroj, Mendel-Universitato en Brno ne estas avantaĝe liveri laborfoton por la semajnfina agado. Tamen tio ne malhelpas ĝui la arboreton almenaŭ parte kaj de ekstere admiri Monumenton de Arboj el la jaro 1938 – pli precize la sudan fasadon kun gravurita poemo de Jaroslav Vrchlický Arboj, kiun muzikigis prof. Antonín Dyk (profesoro de Arbara Protekto kaj Ĉasado). Plezurigos nin ankaŭ Konůpek-herbejo (punkto 3 en la suba mapo) kaj kompreneble ankaŭ la herbejeto proksime de la arboreto  (punkto 4 en la suba mapo). Survoje inter Konůpek-herbejo kaj la herbejeto meritas vian atenton Rompita Kruco. Laŭ legendo estis ĉi-loke atakitaj foiristoj el Babice revenantaj el Brno. Neniu el ili estis vundita, tial ili starigis tie krucon kun bildo de Kristo.

Koncerne la tutan longecon de la traceo, la oficiala eduka mapo de Arbara Panteono montras la arbaran vojon Brněnka ĝis Bílovice nad Svitavou, dum Mapy.cz finas ĝin ĉe la arboreto. Do, kio ĝustas?

Miaopinie la vojo oficiale komenciĝas ĉe Žilůvky ĉe la naturrezervejo Čihadlo kaj finiĝas ĉe la herbejeto proksime de la arboreto. La kvalito de la daŭranta vojo al Bílovice (ruĝa turisma vojo) estas okulfrape malpli alta. Dum la tuta vojo dank’ al adaptita surfaco taŭgas eĉ por ŝosea biciklo, la vojo al Bílovice estas difektita kaj konvena por posedantoj de montbicikloj.

En la kazo, ke vi volas al tiu ĉi arbara vojo alveturi per aŭto, vi povas fari duonrondan ekskurson: Ĝi komenciĝos ĉe la orienta fino de Rosenauer-vojo kaj de vojo Brněnka kaj inter ambaŭ vojoj vi povas uzi bluan turistan traceon (punkto 3 en la suba mapo), eventuale en la tereno ne signitan vojon Vypálenka (tiu mallongiga travojo taŭgas ankaŭ por biciklistoj aŭ familioj kun beboĉaretoj). La rondekskurso longas proksimume 4 ĝis 4,5 km. Alternative eblas la vojon mallongigi ankaŭ per ruĝa turisma traceo.

La vojo mem taŭgas por terenaj bicikloj, eventuale ankaŭ por familioj kun beboĉaretoj.

Skiza priskribo de la arboreto Řícmanice

La arboreto super vilaĝo Řícmanice estis fondita en 60-aj jaroj de pasinta jarcento pere de docento Jindřich Chmelař. Ĝi estas 4,31 ha granda kaj enhavas unu el plej valoran kolekton de koniferaj arbospecioj en Ĉeĥio. Vidinda estas ekzemple tre granda araŭkario ĉilia, kiu ja normale estas en Argentino kaj Ĉilio. Ankaŭ vidinda estas Cunninghamia lanceolata el Ĉinio, piceo mexika kaj piceo ĉiuaŭa, abio marokana. Unika estas ankaŭ pino unufolia el sudokcidenta Usono kun nur unu ononiso en fasketo.

Informoj pri la arboreto estis transprenitaj el gazetara komuniko de Mendel-universitato.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de la vojo ĉe Natur-Rezervejo Čihadlo

Punkto 2: arboreto Řícmanice

Punkto 3: Konůpek-herbejo

Punkto 4: arbara herbejeto ĉe la arboreto

 

 

Kien iri plu?

Propono por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj
De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj

De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj (18 km)