Arbara vojo Vojanka (Soldatino)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: U Buku (buslinio 57), Bílovice nad Svitavou (trajnlinio S2, buslinioj 75 a 210)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: „U Buku“ („Ĉe Fago“, buslinio 57), Bílovice nad Svitavou (trajnlinio S2, buslinioj 75 kaj 210)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: „Trpaslíkův pramen“ (Fonto de Nano), fontujo de Antonín Dyk, fontujo de Jan Dominik Kašpar, herbejeto „U Luže“ (Ĉe flako)

Ebloj por parkado de aŭtoj: limigite ĉe la bushaltejo „U Buku“, eventuale en Bílovice nad Svitavou

Longeco de la arbara vojo: 4 km

Karakterizo de la arbara vojo „Vojanka“ (Soldatino): la arbara vojo proksimume kopias la verdan turisman itineron el  Bílovice nad Svitavou al Útěchov, nur en la supra parto ĝi oficiale finiĝas ĉe kruciĝo de arbaraj vojoj (punkto 1 sur la suba mapo). La suma leviĝo de la vojo estas 137 metroj. Tamen la vojo ne leviĝas senĉese. El Bílovice nad Svitavou la vojo ascendas el komenca supermara alteco de 300 metroj (punkto 3 sur la suba mapo) super Bílovice ĝis 385 metroj. La sekva herbejeto „U luže“ troviĝas malpli alte, nur 366 metroj. Poste la deklivo estas modera.

La herbejeto „U Luže“ (punkto 2 en la suba mapo) estas krom la fontujoj, troviĝantaj iom flanke, sola loko, kie oni povas ripozi kaj uzi negrandan tegmentitan ŝirmejon. Ĉi tie vi povas decidi pri ŝanĝo, ĉe la vojforko uzi vojon laŭ bluaj ŝildetoj, sed ĝi ne estas taŭga por nespertaj biciklantoj nek por  infanĉaroj, kvankam se vi iros piede kaj singarde, ĝi estas irebla. Plie ekzistas vojeto konektanta ambaŭ vojojn laŭlonge de la fontujo „U Jezevce“ (Ĉe Melo). Kaj vi povas ankaŭ promeni al fontujo de Jan Dominik Kašpar de la herbejeto “U Luže”. De la fontujo vi povas daŭrigi vian ekskurson al ŝoseo inter Adamov kaj Bílovice nad Svitavou, tiu ĉi vojo nomiĝas “Praskavice”, ĝi ja taŭgas nur por montaraj bicikloj.

Sur la herbejeto U Luže troveblas krom budeto kaj monumento de Vilím Věnceslav Havelka kaj Josef Liboslav Ziegler ankaŭ informpanelo. El ĝi vi povas legi pri la tradicio de bonvenigado de printempo kaj Petro Bezruč. Kaj ne mankas ankaŭ trarigarda mapo kun arbospecioj. Plej oftas arbospecioj sur tiu ĉi dekora herbejeto estas: nigra pino, peza pino, betula pendula, ruĝa kverko, pseudocugo, abio granda, unukolora abio kaj pika piceo. Sur du lokoj kreskas ĉi tie ankaŭ japana kriptomerio kaj okcidenta tujo. Kelkaj arbospecioj kreskas sur la herbejeto solitere, kelkaj en grupo, ekzemple virginia junipero kaj kamecipariso de Lawson.

El arbara vojo Vojanka eblas ankaŭ flankeniri al du herbejetoj kaj veni al la fontujo de Antonín Dyk. Sed al tiu fontujo prefere bonvolu ne biciklumi. Se temas pri herbejetoj, mi persone rekomendas tiun, el kiu eblas daŭre iri al akvofontujo U šneka (Ĉe helico, punkto 4 sur la suba mapo). La sennoma herbejeto estas interesa pro grupo de sep hipokastanoj.

Plej verŝajne vi komencos vian ekskurson tra arbara vojo Vojanka ĉe aŭtobushaltejo U Buku. Tial indas ĉi tie skribi ankaŭ ion pri la herbejeto U Buku („Ĉe Fago“). Se estas sufiĉe da neĝo, la loko estas populara por sledado. De printempo 2021 vi ankaŭ trovas je la herbejeto du novajn informpanelojn. Unu estas dediĉita al akvofontujo de Jan Doležal, dua estas ne for la de parkejo super herbejeto. Tiu dua enhavas foton de la herbejeto fotita de droneo kun markoj de plej gravaj arboj kreskantaj sur la herbejeto. Temas pri: sangofago, plorbetulo, cedro atlasa, abio Duglasa, kverko petra, abio granda, kriptomerio japana, tilio korfolia, tilio grandfolia, hikorio, juglandarbo nigra kaj piceo pika (dufoje).

Ĝenerale eblas diri, ke la arbara vojo Vojanka taŭgas eĉ por familioj kun infanĉaretoj. Danke al proksimeco de haltejo de publika transporto ne necesas uzi aŭton.

Ĉi-loke sin proponas demando: kiu vojo estas la pli interesa? Ĉu Vojanka aŭ la najbara Melatín? Dependas, kion vi atendas kaj tra kie kondukas via vojo. Foje matene biciklante al laboro de Útěchov mi persone pli multe ĝuis la vojon Vojanka dank’ al eblo halti ĉe romantika kaj kvieta herbejeto „U Luže“ kaj poste sekvis iom sovaĝa veturo malsupren al Bílovice. Sed se mi veturus en kontraŭa direkto, mi elektus Melatín, la veturo supren ne estas tie tiom klopoda.

 

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: norda komenco / fino de la vojo ne malproksime de la bushaltejo „U Buku“

Punkto 2: herbejeto „U Luže“

Punkto 3: suda komenco / fino de la vojo super Bílovice nad Svitavou

Piunkto 4: interesa herbejeto kun sep hipokastanoj