Arbarista Panteono

• Ekskurso ne nur al monumento de Josef Opletal

• 18 km

Komenca punkto: Ochoz u Brna, rozcestí Kanice

Fina punkto: Olomučany

Itinero de ekskurso: Ochoz u Brna, rozcestí Kanice (haltejo de buso) – arbara vojo Březinka – monumento de Josef Opletal – Skatula-vojo – belvidejo Sur grandaj rokoj – Taŭra roko – Josefa valo – Wiehl valo – arbara vojo Padouch – arbara vojo K Hlinkovým dolům – arbara vojo Pokojná – monumento de Alois Zlatník – Olomučany

Longeco de ekskurso: 18 km (kun ebleco mallongigi ekskurson per publika transporto)

Taŭgeco: por piedirantoj (sen infanĉareto) kaj biciklantoj

Priskribo de ekskurso: La 20-a de novembro estas tago*, kiam en jaro 1863 naskiĝis ĉeĥa arbaristo kaj universitata pedagogo Josef Opletal. Li apartenis al niaj plej signifaj arbaristoj ne nur pro sia arbarista ĉiuflankeco kaj profundeco de erudicio, sed ankaŭ pro sia personeco. Pri la signifo de tiu ĉi viro, kiu projektis ekzemple arbaran vojon Hradská, atestas ankaŭ kvanto de literaturo. En la libro Arbaroj de Mendel universitato – arbaroj por homo de jaro 2016 estas pri profesoro Josef Opletalo teksto preskaŭ dupaĝa, ekzistas kvarpartaj Memoroj skribitaj de profesoro Josef Opletal, en jaro 2003 okazis en Křtiny eĉ faka konferenco dediĉita ĝuste al tiu ĉi grava persono.

Kreita estis ankaŭ ampleksa libro Tri arbaraj inĝenieroj: Josef Opletal, Karel Šiman kaj Gustav Artner. Ne estas mia celo doni al vi vere grandegan kvanton de informoj pri viro, kiu ankaŭ kiel pensiulo en jaro 1934 daŭrigis en estetika zorgo pri Arbarista Panteono.

Celo de tiu ĉi ekskurso estas inviti vin al monumento de Josef Opletal kaj al arbara Artner-vojo, Karel Šiman bedaŭrinde en regiono de Arbarista Panteono bedaŭrinde ne havas monumenton kaj pro tio vi eĉ ne trovos tekston pri li en la libro Arbaroj de Mendel universitatoi – arbaroj por homo de jaro 2016.

Nian ekskurson ni komencos je bushaltejo Ochoz u Brna, rozcestí Kanice, kien ni el Brno veturos per buslinio 201. De la haltejo ni iros laŭ verda turisma traceo, sed baldaŭ post eniro en arbaron ni turnos dekstren kaj ni iros laŭ vojo, de kiu ni vidos la ŝoseon en direkto Březina.

Ne for de Ochoz-minejo ni iros al pli larĝa arbara vojo, kiu gvidos nin denove al verda turisma traceo. Kompreneble, ne necesas tiel iri, sed se ni volas trarigardi monumenton omaĝe al 50 jaroj de Lerneja forsta kompanio Křtiny (sed ĝi estas iom malbela) kaj reston de monumento de Ludvík kaj Marie Belcredi, temas pri pli taŭga vojo.

Verda turisma traceo gvidos nin al arbara vojo Březinka kaj ĉefe herbejeto kun monumento de Josef Opletal (solene inaŭgurita je 16-a de majo 1959).

Ni haltu ĉe la monumento de tiu ĉiuflanka viro, kies viva kredo estis vortoj: Diligenteco kaj virteco!

Nian omaĝekskurson dediĉitan ne nur al tri arbaraj inĝenieroj ni nun povas mallongigi. Al haltejo de buslinio 157 Březina, jeskyně Výpustek estas promeno ĉirkaŭ 30-minuta. Buso dum la semajnfino iras je 11:22. Ni povas plani nian ekskurson tiel, ke ni kaptu tiun ĉi buson kaj ni veturu al Taŭra roko. Dum labortagoj la buso iras pli ofte.

Se ni ne kaptos buson, atendos nin promeno en distanco ĉirkaŭ 5,5 km super Josefa valo (la suma distanco de tiu ĉi ekskurso mi kalkulas kun tiu ĉi promeno). Ne longe ni sekvos bluan turisman traceon, sed poste ni iros flanken kaj venos tra mallongiga vojo al ruĝa turisma traceo.

Niaj paŝoj en tiu momento jam estas je Skatula-vojo. Ke ni ja atingu monumenton de Leo Skatula, ni devas denove flankeniri de la ruĝa turisma traceo. Tiel ni ankaŭ atingos branĉvojon al belvidejo Sur grandaj rokoj. Ne gvidas ĉi tien iu ajna turisma traceo, eĉ sur ĉefa arbara vojo kun nomo Skatula-vojo vi ne malkovros iun indikilon, kiu indikus vere agrablan belvidejojn.

Ne ĝuu erare nur la unuan belvidejon kaj venu ĝis loko, kien ankoraŭ gvidas vojeto. Unue en loko, kie finas la vojeto, estas belvidejo en Josefan valon perfekta. Ne estas ĉi tie iu ajna benko aŭ altaneto, tio ja ne gravas tute. Rigardi ĉi tie sunsibiron certe estas inda.

Poste atendos nis malleviĝo kun diferenco 160 metroj. La vojeto estas relative mallarĝa kaj post pluvo povas esti glita. Certe ne prenu ĉi tien biciklon, do al biciklantoj mi rekomendas bicikli en Josefan valon tra ŝoseo de Babice nad Svitavou en Křtiny. Nia ekskurso iros ĉirkaŭ fama Taŭra roko, kiu ja estas dum tuta jaro kutíme fermita por publiko. Nur foje okazas en ĝi ekskursoj (kutíme dum junio) kaj koncertoj.

El Josefa valo ni unue iros tra ŝoseo en direkto Olomučany al rando de Wiehl-valo. Unue ni malkovros en ĝi memortabelon de Julius Wiehl, supre ankaŭ monumento dediĉita al profesoro Rudolf Haša eĉ kun altaneto. Indas nun mencii, ke profesoro Rudolf Haša havis ankaŭ progresemaj ideojn, kreis specialajn mapoj por arbfaligo kaj renovigo kaj zorgis ankaŭ pri evoluo de Arbarista Panteono. Kaj ni denove menciu profesoron Josef Opletal, kiu diris pri profesoro Rudolf Haša, ke li faris vere grandegan kvanton de laboro, eble eĉ normale ne penseblan. Loko, kie komencas arbaraj vojoj Padouch kaj Kočárová, estas nomita ankaŭ kiel Haša-adorejo.

Ni daŭrigos nian ekskurson tra arbara vojo Padouch, kiu ne estas tro interesa, sed mi rekomendas viziti herbejeton Ĉe ŝtona ponteto, kvankam tio farigos nian ekskurson pli longan. Ascendo tra arbara vojo Padouch gvidos nin al arbara vojo K Hlinkovým dolům. Nun atendos nin agrabla vojo al lageto Nigraj argiloj. Vi foje sentos kiel en montaroj, arboj ĉi tie estas ĉefe malaltaj. De la lageto Nigraj argiloj ni iros daŭre tra arbara vojo Pokojná, sed ne tro longe, ĉar post 500 metroj ni turnos de ĝi maldekstren preter la arboreto de Habrůvka al Artner-vojo, kiu gvidos nun al monumento de Alois Zlatník situita sur rando de Nacia natura rezervejo Fagejo de Habrůvka. Tiun ĉi rezervejon ĉefe fondis ĝuste Alois Zlatník, grava profesoro de arbarista botaniko, mikrobiologio kaj dendrologio. La vojetoj en tiu ĉi loko ne estas markitaj, sed ne for de la monumento mi malkovros akran vojon dekstren malsupren (ekster la regiono de Nacia natura rezervejo Fagejo de Habrůvka, kie ne okazas arbfaligado), kiu gvidos nin al komenco de Čermák-vojo. De tie ni jam nur iros supren al ŝoseo al Olomučany kaj tiel nia omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj finas.

* Tiu ĉi ekskurso estis origine en la ĉeĥa lingvo publikigita je la 20-a de novembro 2021, tial mi komence mencias naskiĝon de Josef Opletal.