Kio estas Arbarista Panteono?
Arbarista Panteono estas unika estetika verko en la regiono norde de Brno administrata de la Lerneja forsta entrepreno Křtiny – arbaro de Masaryk. Ĉi tiu regiono ankaŭ estas konata kiel la regiono de arbaroj, akvoj kaj deklivoj. Dum viaj vojaĝoj vi malkovros pli ol 50 akvofontujojn, pli ol 60 herbejojn kaj vi promenos tra pli ol 40 interesaj arbaraj vojoj. En la regiono vi ankaŭ malkovros multajn interesajn arbojn kaj pli ol 60 monumentojn dediĉitajn al arbaristoj kaj aliaj personecoj.
Arbarista Panteono ne estas nur ordinara pejzaĝo, ĝi estas simfonio de naturo, kiu trafas vin ĉe ĉiu paŝo. Promenante tra ĉi tiu regiono, vi sentas la balancan grundon de arbaraj vojoj sub viaj piedoj, vi aŭdas la murmuron de la arbopintoj super vi kaj vi vidas la sunradiojn danci inter la arboj. Aŭ vi simple ĝuas la vidon de la magia sunleviĝo aŭ sunsubiro.
Arbarista Panteono estas regiono por ĉiu. Elektu unu el arbaraj vojoj kaj planu vian ekskurson. Tiu ĉi retejo estas via gvidilo tra tiu ĉi regiono.
Longa estu vojo via!
19
aktuale skribitaj vojoj
574
supermara alteco de la plej alta pinto de Arbarista Panteono
250
eĉ tiom da metroj povas esti alta diferenco
Grava informo!
Pro la granda pluvo kaj ŝtormo nun estas arbaro ĉirkaŭ Křtiny kaj Jedovnice fermita por publiko (estis detruitaj pli 30 mil da arboj). Tio signifas, ke kelkaj vojoj estas nur fermitaj. El tiuj, kiuj estas tradukitaj en esperanto, temas pri: Schindler-vojo, Šíbrnka kaj Laŭdo de arboj. Ne eblas uzi ankaŭ unudirektaj vojoj por biciklistoj apud Jedovnice.
Dankon por kompreno!