Pri la projekto

Ĝenerale

Celo de tiu ĉi projekto estas krei sendependan retejon, kiu prezentos inspirojn por ekskursoj en regiono de Arbarista Panteono. Temas pri kolekto de monumentoj, akvofontujoj, herbejetoj, sed ankaŭ arbaraj vojoj situitaj en arbaroj de la kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk“, kiu estas norde de urbo Brno. Tiuj objektoj estas dediĉitaj al forstistoj kaj artistoj. La ideo de iĝo de la Arbarista panteono estas de la 1920-aj jaroj. Solena malfermo de panteono okazis la 18-an de junio 1929 en regiono de vilaĝo Olomučany, partoprenis interalie Rudolf Haša (kiu estas kune kun Josef Konšel kaj Josef Opletal konsiderata kiel aŭtoro de panteono).

En nuntempo panteono estas populara loko por ekskursoj de multaj homoj el Brno kaj ĉirkaŭaĵo – plej ofte oni vizitas monumenton de Karel Hynek Mácha aŭ monumenton de torturmortigitaj forstistoj.

Celo de tiu ĉi retejo estas prezenti tiun ĉi unikan regionon. En ĉeĥa lingvo vi nuntempe povas legi pri 39 vojoj. Krome vi povas plani ekskurson tra la regiono pere de proponoj pro ekskursoj, tiuj nun estas komplete tradukitaj. Lasta punkto por la traduko estis tute nova kompleta enhavo kun nomo “Vojoj por ĉiuj“. Ne mankas ankaŭ galerio de vojoj kaj aliaj lokoj (en esperanto nur de aliaj lokoj). Tradukoj de vojoj en esperanton estas kreitaj de Miroslav Malovec kaj Oldřich Arnošt Fischer el Esperantista klubo en Brno kun subteno de Milan Kolka. Aldonita estis ankaŭ mapo (komence de junio). Fine de septembro 2022 mi povis diri, ke la esperanta enhavo estas tute komparebla kun la ĉeĥa. En esperanto vi trovos tekston pri sume 19 arbaraj vojoj.

Mia paĝo estas de komenco mia iniciativo, ĝis nun mi ne havas oficialan partnerecon kun la kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk Křtiny“. Ankaŭ ĉion financan rilate al tiu ĉi paĝo mi pagas mem. Ĉio, kion vi trovas en la retejo, estas kreita de mi, ne per kunlaboro kun ekstera programista kompanio. Tekstojn mi verkis surbaze de studoj de libroj pri tiu ĉi regiono kaj mia propraj ekskursoj. Preskaŭ ĉiuj fotoj estas fotitaj de mi.

Máchův památník - západní strana a pohled do krajiny

Dediĉo

Tiu ĉi projekto estas dediĉita al komemoro de en jaro 2019 mortinta Martin Vrba. Martin alidire Matadrak estis mia proksima amiko por kaŝuoj, biciklumado kaj eĉ skikurado de la jaro 2016. Mi travivis kun li multajn agrablajn momentojn kaj dank al li mi malkovris belvidejon de Purkyně. Mi ne antaŭsentis, ke kiam mi sendis al li en novembro 2019 mesaĝon pri tio, ke mi prizorgis por mi kaj mia koramikino biletojn por vidi muzikalon Jesus Christ Superstar, estos lia reago “Ek en ĉielo”  tiom triste simbola. Martin nelonge poste, kiam ni vidis lastan fojon persone kaj poste, kiam mi ricevis de li tiun ĉi mesaĝon, subite mortis pro koraj problemoj. Tial ĉi tie estas al li dediĉita rememoraĵo en formo de la foto de la jam menciita belvidejo de Purkyně.

Ripozu en paco, Martin, mi ne forgesos vin!

Martin Vrba - Purkyňova vyhlídka

Kontakto

Ĉu vi volas scii pli pri mia ideo? Ĉu plaĉas al vi mia retejo? Ĉu vi volus kontribui per viaj fotoj kaj komentoj? Aŭ vi volas scii, kiel mi kreis tiun ĉi retejon kaj laŭ tio krei propran retejon, ideale ankaŭ por turistoj? Neniu problemo, sufiĉas, ke vi skribu al mi al info@lesnickyslavin.cz. Vi povas ankaŭ viziti paĝon ĉe Vizaĝlibro kun sama nomo (sed nur kun ĉeĥaj novaĵoj).
Renovita monumento de arbara vojo Hradská

Kiu mi estas?

Mi estas Miroslav Hruška, en esperantujo kaj ne nur en ĝi ankaŭ konata kiel Miropiro. Mi studis magistran fakon “regiona evoluo” ĉe Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj de Mendel universitato. Aktuale mi laboras por Ĉeĥaj fervojoj. Inter miaj hobioj estas publika transporto, vojaĝado, geokaŝado, Pollando kaj kompreneble esperanto. Krom la laboro mi ŝatas helpi kiel volontulo, plej ofte en Hostětín aŭ dum eventoj de Hnutí Brontosaurus.