Matenaj ekskursoj tra Arbarista Panteono antaŭ laboro en Brno

Ne tro longa ekskurso dum matenaj horoj antaŭ laboro? Eĉ tio estas ebla en regiono de Arbarista Panteono. Komencu vian tagon per promeno aŭ biciklumado en trankvila atmosfero de arbaro. Ĝi estas proksime.

Urbon Brno kiel celo mi mencias tial, ke ĝuste kelkaj el ĉiuj arbaraj vojoj estas ne for de Brno kaj ili estas facile atingeblaj per urba amasa transporto. Urbo Brno ankaŭ estas natura influzono de Sudmoravia regiono kaj multaj homoj en ĝin veturas matene pro la laboro. Do krom kelkaj esceptoj kaj tial tiu ĉi artikolo estas celita al homoj de Brno. Proponoj por eskursoj aperados de tempo al tempo.

Urboparto Útěchov kiel komenca punkto

El centro de Brno ni atingos Útěchov per urba amasa transporto relative rapide, eĉ kun ŝanĝo al buslinio 57 la tempo de nia vojaĝo estos maks. 45 minutoj. En aŭtobuson ni povas porti ankaŭ biciklon, en matenaj horoj de labortagoj plej verŝajne neniu veturos kun ni kun infanĉareto.

De la haltejo Rozcestí en Útěchov ni povas piede iri en direkto Ořešín. Tuj komence de nia promeno ni povas halti ĉe monumento de Adolf Midloch. Vojo ĝis rando de Ořešín al ranĉo estas sufiĉe larĝa, ne temas pri iu profunda arbaro. Kialo? Elektrodukto. Ankoraŭ antaŭ ni venos al ranĉo, ni jam iros maldekstren al arbara vojo Rakovec, kiu gvidos nin en pli profundan arbaron, en kiu ni forgesos pri la proksimeco de urbo. Ni aldone ankaŭ povas trinki el akvofontujo Pocta vodě (Honoro al Akvo) kaj ni ankaŭ iros preter akva rezervujo Mates kaj rivereto Rakovec. Arbara vojo Rakovec finas ĉe disvojiĝo Rakovec kaj ni povas decidi, se ni daŭrigos tra agrabla arbaro ĝis Mokrá hora aŭ nian matenan ekskurson ni finos en Jehnice kaj ni promenos ĉirkaŭ loka kanejo (grava pejzaĝa punkto) al haltejo de buslinio 70.

Longeco de tiu ĉi ekskurso estas 6,6 km, kaze de fino jam en Jehnice nur 5 km.

Alia elbeco por matena promeno el Útěchov, estas flava turisma vojo en direkto Ronov. Survoje vi povas halti ĉe du interesaj lokoj kadre de Arbarista Panteono. Temas pri monumento de Josef Bohdanecký kaj Muflona fontujo. Sed verŝajne vi ne trinkos akvon el ĝi. Ambaŭ lokoj estas proksimaj, do indas viziti ilin, kvankam oni devas foriri de la ĉefa vojo. La monumento de Josef Bohdanecký estas situita sur bela herbejeto, do sekva kialo por viziti. Flava turisma vojo gvidas ĝis Adamov, ni ja nian vojon mallongigos kaj sur la disvojiĝo Pod Ronovem ni turnos al blua turisma vojo al trajnhaltejo Babice (ĉe la disvojiĝo estas ankoraŭ monumento de Josef Zenker). Longeco de de tiu ĉi matena ekskurso estas 6 km, el trajna haltejo Babice nad Svitavou (en valo) estas regulaj trajnoj de linio S2 en urbcentro de Brno.

Matenaj vojoj Melatín kaj Vojanka kiel klasikaĵo

Se ni elbusiĝos jam je haltejo sub Útěchov, konkrete je “U buku”, ni havas de tiu loko ĝis Bílovice nad Svitavou du vojojn, kiuj estas laŭ mi klasikaj, do Melatín kaj Vojanka. Ambaŭ havas sian ĉarmon. Aldone, de Bílovice nad Svitavou estas bonega trajna konekto en urbcentron (ĉiujn 15 minutojn). Vi bezonos ĉirkaŭ unu horo kaj 45 minutoj. Se vi havas pli da tempo, indas promeni tra arbara vojo Vojanka. Matena halto je herbejeto U luže certe estos silenta.

Matena promeno sed fontujoj kaj monumentoj

Regiono de arbaroj, kiuj estas posedataj de Lerneja forsta kompanio Křtiny, estas ankaŭ arbaroj okcidente de haltejo “Lesní školka” de buslinio 57. Blua, flava kaj poste denove blua turisma traceo ne gvidos nin ja ĉirkaŭ monumentoj de disvojiĝo Písky (Sabloj) super Soběšice, sed avantaĝo estas malpli longa vojo de haltejo “Lesní školka” al haltejo “Mokrá hora”. La vojo mem de disvojiĝo Písky estas en tereno markita, ĝi havas nomon Písky (Sabloj). Aldone ni estas preskaŭ tuj en arbaro kompare kun vojo el Útěchov. Kaj ankaŭ dum matenaj horoj en somero ni povas esti certaj, ke la tagon ni komencos en agrabla malvarmo de arbaro.