Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj
Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono. En oktobro 2021 estis malfermita super vilaĝo Bílovice nad Svitavou nova elvidejo U Lidušky (punkto 1 en suba mapo), kiu ofertas rondan panoramon en pejzaĝon. Pro la proksimeco de urbo Brno vi ĝuos vere agrablajn panoramojn de urbo Brno.
Super Adamov troviĝas konata Alexander-belvidejo (punkto 2 en suba mapo), el kiu eblas eĉ vidi elsendturon je Hády super Brno. Mistera Josefa valo estas taŭga por pli da ekskursoj al belvidejoj, inspiru el unu el proponoj por ekskursoj. Belvidejo sur Grandaj rokoj (punkto 3 en suba mapo) estas ĉarma somere kaj ankaŭ vintre. Kompreneble ankaŭ Mácha-monumento estas taŭga loko por panoramoj en pejzaĝon (punkto 4 en suba mapo).
Kaj se vi havos feliĉon, post vere granda pluvo en nokto vi povas matene el Alexander-belvidejo vidi nebulon kovrantan valon sub vi. Aldona ideo por vi: urbo Adamov ofertas sur la urba paĝaro eblecon vidi bildojn el tri retkameraoj. Unu el ili ofertas bildojn el Alexander-belvidejo, do vi povas vidi aktualan veteron super Adamov eĉ rete.
Belvidejo Sur grandaj rokoj (Velké skály) super Josefa valo de Křtiny en Adamov dum vintro

Alexander-belvidejo – norda panoramo de urbo Adamov kaj nebulo en valo