Vojoj por amantoj de akvo

La akvo ĉion superas…

Tio estas sentenco el Olimpiaj Kantoj de antikva greka poeto Pindaros uzita je akvofonto Honoro al Akvo apud arbara vojo Rakovec. Kaj vere estas en la regiono de Arbarista Panteono multe da akvofontujoj. Retaj paĝaroj de la kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk“ mencias numeron de 50 akvofontujoj, sed tiu ĉi nombro tute ne estas dokumentita en libro Arbaroj de Mendel universitatoi – arbaroj por homo de jaro 2016. Do ni ne miru, ke tiu ĉi regiono havas kromnomon regiono de arbaroj, akvoj kaj deklivoj. En la regiono estas vere multe da akvo. Kaj ne temas nur pri estetikaj akvofontujoj, sed ankaŭ pri akvaj areoj. Mia plej ŝatata loko estas Schindler-lagoj apud Schindler-vojo ne for de arboreto de Křtiny. Aldone kun la akvofontujo de Karel Jiří Schindler (kiu samtempe estas monumento) temas pri vere belega loko en regiono.

Akvo donas al ni eblecon ne nur refreŝigi, sed ankaŭ malvarmigi en varma tago. Kombino de ambaŭ ofertas Katavotrono de Rudice kaj ne fora minejo Seč, en kiu oni povas naĝi. En la digolago je Mustela rivereto apud la arbara vojo Červená oni certe ne povos naĝi, sed tio ne signifas, ke survoje el Bílovice nad Svitavou vi ne povas trinki akvon, konkrete el akvofontujoj de Leoš Janáček (ĉe la komenco de vojo) kaj de Stanislav Lolek je fino de Těsnohlídek-valo. Kaj se mi revenos al akvofontujo menciita komence, indas aldoni, ke en valo de rivereto Rakovec estas digolago Mates. En ĝi oni ankaŭ ne povas naĝi, sed komune kun aliaj apudaj akvaj lagetoj vi sentos ĉi tie komforte.

Alia forta akvofontuji estas akvofontujo Sub nova burgo (Pod Novým Hradem) apud komenco de arbara vojo Hradská. El aliaj miaj ŝatataj akvofontujoj mi rekomendas virapran fontujon ne for de Mácha-monumento, sekve Skolopa fontujo (Slučí studánka) ĉe arbara vojo Dřínová, Fazanan fontujon ĉe arbara vojo Doubská.

Se vi volas malkovri pli da akvofontujoj samtempe, mi rekomendas ekskurson al akvofontujoj sude de Olomučany.

Kaj kvankam Arbarista Panteono estas precipe regiono en ĉirkaŭaĵo de Adamov (kie situas fontujo Birda adorejo kaj ankaŭ fontujo Ĉe hundo kun citaĵo de Victor Hugo), kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk“ zorgas ankaŭ pri arbaroj inter loĝkvartalo Lesná kaj Soběšice. Kaj ĝuste en tiuj arbaroj vi malkovros ankaŭ kelkajn fontujojn, precipe Leporan akvofontujon.

Kaj se vi volos ekskursi al akvo ester regiono de Arbarista Panteono post via vizito de tiu ĉi regiono, mi rekomendas ekskurson en Marianan valon, tra kiu trafluas Ora rivereto alinome simple Rivereto. Longa promeno komencas ne for de Ochoz u Brna je loko Hádek kaj survoje al finhaltejo de buslinio 55 en Mariana valo vi povas manĝi en unu el multaj tavernetoj. Interesa estas ankaŭ ruĝa turisma vojo el Lelekovice en Mokrá Hora tra valo de Ponávka.

 

 

Studánka Pocta vodě

Akvofontujo Honoro al akvo

Památník Karla Jiřího Schindlera se studánkou v zadní části

Monumento de Karel Jiří Schindler kun akvofontujo en malantaŭa parto

Pliaj fotoj por amantoj de akvo

Sekva oferto de vojoj

Arbaraj vojoj

Listo de vojoj en regiono de Arbarista Panteono
Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas kelkaj ekleziaj monumentoj

Vojoj por amantoj de fervojo

Vojoj por amantoj de fervojo

Regiono de Arbarista Panteono ĝojigos ankaŭ amantojn de fervojo.

Vojoj por familioj kun infanoj

Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj.

Vojoj por amantoj de herbejetoj

Vojoj por amantoj de herbejetoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por amantoj de estetike aranĝitaj herbejetoj

 Vojoj por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por interesiĝantoj pri historio

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono.

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Regiono de Arbarista Panteono ofertas multon por amantoj de biciklumado.