Arbara vojo Hradská

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Adamov, haltejo (trajnlinio S2), Olomučany, returna haltejo (buslinio 230)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Žalman-fontujo, Masaryk-tilio, Nový Hrad (Nova Burgo), fontujo Ĉe Huberto, monumento de arbara ŝoseo Hradská, esplorlaborejo Silviculturum, Mácha-monumento (sed necesas iri flanken ekster tiu vojo)

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone rekte en Olomučany, poste en Adamov

Longeco de la arbara vojo: 4,3 km

Karakterizo de la arbara vojo Hradská: tio estas la arbara vojo, kiun planizis kaj kies konstruadon en la jaroj 1924 – 1926 estris profesoro Josef Opletal (unu el la plej signifaj moraviaj forstistoj). Tio estis lia lasta ŝosea konstruaĵo, kaj ankaŭ pro tio en la jaro 1937 estis ĉe la vojo kontruita la monumento, kiu estis dediĉita al tiu vojo. Sed antaŭ vi dum via vojiro al ĝi venos, rimarku ankaŭ aliajn interesajn lokojn. Se vi ekiros el Adamov, komencu antaŭ ĉio en valo de la rivero Svitava sur arbara vojo Svitavská kaj nur post du kilometroj tie komenciĝos supreniro kaj vera arbara vojo Hradská.

En tiu ĉi loko (punkto 1 en la suba mapo) estas kreita la akvofontujo Pod Novým Hradem (Sub Nova Burgo) el la jaro 1938. Ĝia stato dum paso de jaroj plimalboniĝis, bonŝance en la jaro 2018 ĝi estis rekonstruita, tial vi povas ektrinki ĝian akvon. La akvofontujon ornamas la monumento de Josef Žalman, kiu estis forstista direktoro en Pozořice.

La vojo parte kopias verdan turistan traceon, kiu la vojon al Nový Hrad plimallongigas je ĉirkaŭ 500 m, sed ne estas taŭga por biciklistoj. Tuta superaltigo al herbokampo sub Nový Hrad (punkto 3 en la suba mapo) estas ĉirkaŭ 140 m kaj tio estas pli agrabla vojo kompare de pli kruta arbara vojo Doubská en tiu ĉi teritorio. Kompreneble, ke irante al Nový Hrad (Nova Burgo) vi devas ankoraŭ supreniri, sed la supreniro estas pli mallonga. Nový Hrad oni malfermas por turistoj ekde Pasko ĝis aŭtuno, ĉiam semajnfine, kaj dum ferioj ĉiutage krom lundo. Oni ĉi tie regule aranĝadas jarbazarojn, sed ankaŭ la tempo, kiam la jarbazaroj ne okazas, vi povas refreŝiĝi kaj renovigi viajn energiajn rezervojn.

De Tilio Masaryk, kiu estis plantita en la jaro 1925 okaze de la 75-a naskiĝtago de Tomáš Garrigue Masaryk  sub Nova Burgo la vojo kontinuas tra la krucvojo U Kukačky (Ĉe Kukulo; aŭ samnoma akvofontujo) per ruĝa turista traceo al la Monumento de arbara vojo Hradská (punkto 2 en la suba mapo).

Tiu estis en jaro 2023 renovita kaj dank al tio vi povas pli bone legi el supra betona kubo citaĵojn de Turgenev kaj Anatole France. Ankaŭ suba kubo direktmontriloj kun distanco nun aspektas pli bone.

Ĉi tie la arbara vojo Hradská oficiale finas kaj vi povas decidi pri venonta vojo. Certe ne mankigu viziton de Monumento de Mácha kun malproksima vido en valon de Svitava kaj Rivereto Křtinský en altitudo 505 m super marnivelo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1936 baze de projekto de profesoro Josef Opletal (omaĝe al 100 jaroj de morto de Karel Hynek Mácha). La vojo al ĝi ne estas taŭga por poseantoj de ŝoseaj bicikloj, sed la biciklistoj, kiuj ŝatas kolrompaj subeniroj, ĝuos la subeniron de la monumento en la krucvojon sub la monumento. Sed se vi uzos tiun vojon, vi certe trovos ĉeĥan-germanan Monumenton de Leopold Grabner el jaro 1929 (punkto 4 en la suba mapo), kiu akiris meriton pri plibonigo de arbaroj en ĉirkaŭaĵo de Adamov.

Ĉirkaŭ Monumento de Mácha estis plantitaj cembroj kaj montara pino. Parto de origina plantitaĵo restis ĝis hodiaŭ. El aliaj arbospecoj dominas grandampleksa arbusto de rara ramno (Rhamnus cathartica), kiu kreskas kontraŭ fasado de la monumento, silvopino antaŭ la monumento kaj prunuso birda apud la vojeto al la monumento.

Post konstruado de la monumento tiu ĉi loko iĝis ŝatata turistcelo kaj ĉiujare tie okazis printempaj pilgrimoj de apudaj vilaĝoj, sed ankaŭ de Brno. Tiuj pilgrimoj okazis limigite dum nazia okupado.

Se vi havas ŝosean biciklon aŭ infanan ĉareton, pli bona estas kontinui de la Monumento de arbara vojo Hradská sur bicikla traceo aŭ lastajn 150 m konkeri piede.

Por ke ne estu malmulte la monumentoj, oni devas aldoni, ke aparte de atentemo de plimultaj vizitantoj de Monumento de Mácha, troviĝas la Monumento de Christoph Liebich, la unua docento de forstistaj sciencoj en la Teĥnika Altlernejo en Prago. La monumento en formo de memorŝildo situas ĉirkaŭ 50 m de Monumento de Mácha kaj al ĝi vi alvenos sur flanka branĉo de ruĝa turista vojo (sed al tiu loko bonvolu iri piede, eĉ neuzante viajn biciklojn).

De la krucvojo U Kukačky, kie estas samnoma akvofontujo, vi povas iri al akvofontujo U Huberta (Ĉe Huberto), la distanco al tiu akvofontujo kun herbejeto estas ĉ. 750 metroj. La herbejeto ja ne estas tro estetika kompare kun la herbejeto je arbara vojo Vojanka. Antaŭ la akvofontujo estas lageto, sed ĝi pli aspektas kiel ŝlimakvejo. Mankas ankaŭ iu sidbenko, sed se tio ne gravas al vi, vi ĝuos pli da silento en tiu ĉi loko.

Ĝenerale la vojo taŭgas al posedantoj de ŝoseaj bicikloj kaj familioj kun ĉaretoj.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: okcidenta komenco / fino de la vojo

Punkto 2: nordorienta komenco / fino de la vojo

Punkto 3: Nový Hrad (Nova Burgo)

Punkto 4: Monumento de Leopold Grabner

Kien iri plu?

Proponoj por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj
Al akvofontujoj sude de Olomučany

Al akvofontujoj sude de Olomučany (11 km)

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj, sed ne en ĉiuj partoj
De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov

De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov (21 km)