Arbara vojo Dřínová

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Adamov (trajnlinio S2), Babice nad Svitavou, supra haltejo (buslinio 210)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: monumento de arbaristoj, natur-rezervejo Dřínová, Skolopa fontujo (Slučí studánka), belvidejo de Aleksandro

Ebloj por parkado de aŭtoj: rekte en Adamov aŭ en Babice nad Svitavou

Longeco de la arbara vojo: 4 km

Karakterizo de la arbara vojo Dřínová: ĝi estas arbara vojo konektanta Adamov kun Babice nad Svitavou kaj kondukanta tra periferio de la natur-rezervejo Dřínová. La tuta arbara vojo kopias flavan turisman traceon. La komenca parto de la vojo (punkto 1 en la suba mapo) el Adamov al monumento de torture mortigitaj arbaristoj estas neklopoda. Plezurigos vin abunda Skolopa fontujo (punkto 3 en la suba mapo) konstruita de profesoro Josef Opletal (unu el la plej eminentaj ĉeĥaj arbaristoj) en 1947 kaj poste vi povos ripozi sidante ĉe la monumento de la torturitaj arbaristoj. Tiu estis senvualigita la 26-an de oktobro 1946. La orienta flanko de  monumento havas du kolumnojn kun nomoj de falintaj, ekzekutitaj kaj torturitaj arbaristoj en la tempo de la germana okupacio. La okcidenta flanko de la monumento surhavas bildon de Kristo en grandeco pli alta ol natura kaj super la bildo troviĝas citaĵo de Tomáš Garrigue Masaryk:

Jesuo, ne Cezaro, ne per glavo, sed per plugilo, jen senco de nia historio.

Sekva vojparto iam tiam proponas panoranom de Adamov inkluzive de arbara vojo Sub Jelenec. La arbara vojo Dřínová poste oficiale finiĝas ĉe herbejeto kun disvojiĝo (punkto 2 en la suba mapo), kie oni trovas ankaŭ la enkondukan informan panelon. Tamen Mapy.cz oficiale montras, ke la arbara vojo Dřínová kondukas ĝis Babice nad Svitavou. Antaŭ la eniro al Babice nad Svitavou oni trovas tabelon, kiu atentigas pri la arbara vojo Barbora. Tiu fakte komenciĝas en la sama loko en Adamov kiel la vojo Dřínová, sed ankaŭ ĝi ne havas tabelon sur sia komenco en Adamov. Per arbara vojo Barbora vi ĉiukaze povas reveni al Adamov, eventuale vi povas iri ĝis Babice nad Svitavou kaj reveni al Adamov per arbara vojo Šutrovaná laŭ verdaj ŝildetoj trans belvidejo de Aleksandro.

La vojo mem taŭgas pli por montaraj bicikloj, la komenca vojparto el Adamov al Monumento de Arbaristoj estas ŝtonplena kaj plurloke eĉ mallarĝa. Viziti la vojon kun infanĉareto mi ne rekomendas.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de la vojo en Adamov

Punkto 2: Oficiala komenco / fino de la vojo sur la arbara herbejeto super Babice nad Svitavou

Punkto 3: Skolopa fontujo

 

 

Kien iri plu?

Proponoj por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj
De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj

De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj (18 km)

nur por piedirantoj
Al panoramoj en Josefan valon

Al panoramoj en Josefan valon (15 km)

por piedirantoj (sen infanĉareto)
Festa ekskurso ne nur por la 17-a novembro

Festa ekskurso ne nur por la 17-a novembro (18 km)