Al akvofontujoj sude de Olomučany

• Eskurso, kiu gvidos nin al malpli konata vojo gvidanta al fontujo Sub frakseno kaj herbejeto super ĝi

• 11 km

Komenca punkto: Olomučany, točna

Fina punkto: Olomučany, točna

Itinero de ekskurso: Olomučany, točna – monumento de arbara ŝoseo Hradská – arbara vojo Hradská – fontujo de Huberto – arbara vojo Doubská – komenco de vojo Travnatá – fontujo Sub frakseno – Olomučany, točna

Longeco de ekskurso: 11 km

Taŭgeco: por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj

Priskribo de ekskurso: Arbaroj sudokcidente de Olomučany ne estas nur Mácha-monumento kaj Nova burgo. Sufiĉas iri iom for de markitaj vojoj kaj ni vidos, ke eblas iri ankaŭ tra aliaj vojoj. Nian ekskurson ni komencon je finhaltejo de busoj en Olomučany, de kie ni iros al disvojiĝo Pod Máchovým památníkem (Sub Mácha-monumento). Al ĝi ni ja ne iros ĉifoje kaj ni iros nur tra arbara vojo al monumento de arbara ŝoseo Hradská. Tiu nun estas atingebla nur de Olomučany, ĉar arbara vojo Svitavská estas fermita por publiko.

Dum la vojo ni povas rimarki fontujon Ĉe Kukulo, sed oni povos trinki akvon el ĝi verŝajne nur komence de printempo post vintro, poste ŝajne ne. Arbaran vojon Hradská ni sekvos ĝis punkto, kie ĝi akre turnas maldekstren.

De tiu ĉi loko nin atendos akra marŝo al fontujo de Huberto, certe ne facila por biciklantoj pro sia akreco.

De la fontujo de Huberto ni ŝajne ankaŭ povos trinki nur dum printempo. Je la herbejeto apud la fontujo mem vi ja sentos komforte, kvankam mankas al mi benko je ĝi.

Al herbejeto mem gvidas branĉvojo de ruĝa turisma traceo de fontujo Ĉe Kukulo. Tra ĝi ni revenos al komenco de arbara vojo Doubská. Post akra marŝo supren ni nur iros malsupren al komenco de arbara vojo Travnatá (Herboriĉa). Mankas turisma marko de tiu ĉi disvojiĝo, sed temas pri klara vojkruciĝo sub arbara herbejeto Ĉe Kapreolo.

De tiu ĉi loko ni unue iros malsupren, sed baldaŭ ni denove iros supren en direkto al fontujo Sub frakseno. Pro fakto, ke la vojo ne estas markita, mi rekomendas laŭ miaj spertoj iri tiun ĉi vojon en tiu ĉi direkto. Atendos nin survoje tri fontujoj, sed nur la fontujo Sub frakseno estas tiu, el kiu eblas trinki ankaŭ fine de somero. Ĝi ja ne estas tre komforte atingebla kaj ne taŭga por infanoj. Eble mi povas erari min, sed mi ne trovis komfortan vojon. Interesaĵo de tiu ĉi loko estas ankoraŭ herbejeto kun dominanta granda arbo supre. La herbejeto mem ne troveblas en Mapy.cz, vi trovos ĝin nur en speciala arbarista mapo. En tiu mapo la herbejeto havas nomon Super fontujo. Mapa aldonaĵo de la libro Arbaroj de Mendel universitatoi – arbaroj por homo de jaro 2016 nomigas ĝin kiel Sub Mácha-monumento.

Restaj du fontujoj estas en Mapy.cz, sed ili ne estas tre videblaj, do kvankam mi ŝajne estis fizike ĉe ili, mi ne malkovris olin kaj ŝajne estas sennomaj.

Fina parto de nia ekskurso gvidos nin al disvojiĝo, el kiu ni povas iri tra ne markita Grabner-vojo al memortabelo de Emanuel Purkyně, sed premio por ni ne estos panoramojn en Josefan valon kaj eble ni ne trovos ankaŭ tiun memortabelon. Dum mia unua vizito de tiu ĉi loko mi ne trovis la memortabelon. Sed temas pri loko, el kiu estas bela panoramo al Olomučany. Promeno tien kaj reen estas ĉirkaŭ unukilometra, sed ne estas deviga kaj mi do ne kalkulas ĝin en suma longeco.

Fine ni nur revenos al sekva disvojiĝo, apud kiu ni malkovros flankvojn al monumento de Leopold Graber. Ni povas ĝin viziti, sed ni ne devas. De ĉi tie jam ne restas granda distanco por reveni en Olomučany.