Schindler-vojo

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Křtiny, hájovna Na Lukách (buslinio 201)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Arboreto Křtiny, akvofonto de K. J. Schindler, retenaj rezervujoj, Suna Vojo „Sluneční stezka“, monumento de Eduard Duchoslav

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone ĉe la arboreto Křtiny

Longeco de la arbara vojo: 1,9 km

Karakterizo de la arbara vojo „Schindlerova“: ĝi estas arbara vojo dediĉita al la memoro de Karel Jiří Schindler, profesoro de arbatistaj-matematikaj studoj kaj ĉefa reorganizinto de ĉeĥa arbarista agado. Karel Jiří Schindler estis ankaŭ aŭtoro de la unua ĉeĥa enciklopedio arbarista Ĉiuj arbaristaj fakoj. La enciklopedio havas ses partojn. Al lia omaĝo estis dediĉita ankaŭ akvofonto ĉe arbarista vojo de la arboreto Křtiny (punkto 1 sur la suba mapo) direkte al supro Proklest (punkto 3 sur la suba mapo). Komence de la arbara vojo ĉe la arboreto troviĝas haltejo de la Suna Vojo (Neptun).

Por ke la dediĉoj ne estu malmultaj, Karel Jiří Schindler havas ankaŭ monumenton kun portreto, en antaŭo de la akvofonto turnita al la arbara vojo. La akvofonto mem elfluas en retenan rezervujon, kiu havas areon de 600 m² kaj troviĝas sub la akvofonto. En kombino kun alia rezervujo kun areo de 1 000 m² (ambaŭ rezervujoj estis modifitaj aŭ konstruitaj en 2007) temas pri tre estetika kaj impresa teritorio de la Arbarista Panteono. Aldonu al tio la ripozejon projektitan de profesoro Ivar Otruba en 2011, kiu aspektas kiel interesa ligna bushaltejo, do kion alian vi povus ankoraŭ deziri.  Ĉi tio estas vere unu el la plej belaj lokoj en Arbarista Panteono kaj prave de ĉi tie devenas la enkonduka foto de tiu ĉi retejo (cetere, la foto estis farita per ordinara fotilo, ne per spegula). La loko min sorĉis dum aŭtuna lerneja ekskurso en 2013.

De mia ŝatata loko eblas ankaŭ atingi laŭ flava turisma vojo al monumento de Eduard Duchoslav (uzante la flankvojon). Sed indas iri supren ĉ. 700 metroj, supre estas vojeto, kiu estas pli komforta.

Sed ni revenu al la ĝenerala karakterizado de la arbara vojo. La alteca diferenco inter la malsupra komenco (aŭ fino) de la vojo ĉe la arboreto Křtiny kaj la herbejeto supre ĉe la arbara vojo Proklest (punkto 2 sur la suba mapo) estas malpli ol 100 metroj, kio igas la vojon relative agrabla promenveturo de Křtiny al arbar-montaj unubiciklaj padoj en Jedovnice. De la supra herbejo al la vojoj por aventurplezura biciklado ne estas granda distanco. Kaj se vi ne volos reveturi hejmen tra la sama vojo, vi povas provi la preterirantan arbaran vojon Palaška. Sed ĝi ne taŭgas por posedantoj de stratbicikloj.

La Schindler-vojo mem taŭgas por stratbicikloj kaj eĉ por familioj kun infanĉaroj.

Kaj ankoraŭ unu interesaĵo: Schindler-vojo en pasinteco tenis nomon “Müller-vojo” laŭ Ferdinand Müller, kiu estis eminenta praktikisto en fako “reguligo de torentoj”. Li estis unu el fondintoj de Forsta fakultato en Brno kaj ĉefe membro de Administra komitato de la kompanio „Lerneja forsta bieno – Arbaro de Masaryk“. Li transprenis post profesoro Josef Opletal administradon de konstruado de arbaraj ŝoseoj (li finkonstruis arbarajn vojojn Praskavice, Gangloff-vojo, Ressel / Ruĝa vojo kaj Rosenauer-vojo).

Nomŝanĝo okazis en jaroj post 1995, kiam, kiel mencias Jiří Truhlář en 3. parto de la libro Historio de la kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk en Brno” el jaro 2019, okazis ĝuste tiu ŝanĝo de nomoj. En mapa aldonaĵo de la libro Monumentoj de arbaroj de Adamov de Jiří Truhlář el jaro 2003 estas prezentita nomo de la vojo “Müller-vojo”, samkiel en aparta resumo de arbaristoj estas mencio pri Ferdinand Müller sur la paĝo 130. Sed en la libro Arbaroj de Mendel universitatoi – arbaroj por homo de jaro 2016 oni jam ne trovos informon pri tiu ĉi arbaristo.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: Okcidenta komenco / fino de la vojo apud arboreto
Punkto 2: Orienta komenco / fino de la vojo apud vojo Proklest
Punkto 3: Estetika loko en arbaro omaĝe al K. J. Schidler

Kien iri plu?

Propono por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj, sed ne en ĉiuj partoj
De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov

De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov (21 km)