Arbara vojo Rakovec

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Ořešín (buslinio 70) kaj oni tien povas alveni ankaŭ el la busaj haltejoj U jezírka aŭ Útěchov, krucvojo (buslinio 57)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: akvofontujo Pocta vodě (Honoro al Akvo), alvofontujo U Rakovce, Fonto de Medži, akva rezervujo Mates

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone rekte en Ořešín

Longeco de la arbara vojo: 2,2 km

Karakterizo de la arbara vojo Rakovec: Proksime situas urbaj partoj Jehnice kaj Ořešín, tial vi povas uzi la vojon por malgranda promenado, ekzemple posttagmeze, kiam vi finos vian laboron.  La plej bela parto de la vojo estas suba parto en valo de samnama rivereto Rakovec, kies nomon la arbara vojo havas. Ĉi tie vi plezuriĝos ankaŭ per akva rezervujo Mates (punkto 4 en la suba mapo), sed tie banado estas malpermesita.

En suba parto la vojo parte kopias verdan kaj flavan turismajn markojn, sed pluen oni ĝin jam ne markis. En la loko, kie flava turisma vojo forlasas la arbaran vojon Rakovec, troviĝas ŝedo.

En supra, norda parto de la vojo vi plezuriĝos per akvoplena akvofontujo Pocta vodě (Honoro al Akvo, punkto 2 en la suba mapo). La akvofontujo estis  kreita en la jaro 2002 danke al malkovro de fonto dum konstruado de la arbara vojo Rakovec en la jaro 1999. La akvofontujo estas ornamita per sentenco de Olimpiaj Kantoj, kies aŭtoro estas antikva greka poeto Pindaros:

„La akvo ĉion superas…“

Aparte de la akvofontujo vi povis uzadi lignan tablon kun benkoj, kie vi povis sidi, kaj informilo. En septembro 2020, kiam mi la vojon vizitis, mi eksciis ke la tablo, benkoj kaj informilo estis forprenitaj. Ĝenerale la vojo estas tre agrabla kaj ĝi taŭgas por familioj kun infanaj ĉaretoj. Bonŝance, je la 21-a de marto 2021 mi kun plezuro eskciis, ke la tablo kun benkoj denove troviĝas apud la akvofontujo Honoro al Akvo. Ne mankas ankaŭ nova informilo.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: norda komenco / fino de la vojo

Punkto 2: akvofontujo Pocta vodě (Honoro al Akvo)

Punkto 3: suda komenco / fino de la vojo

Punkto 4: akva rezervujo Mates