Vojoj por amantoj de fervojo

9 tuneloj, 9 pontoj, meandranta rivero Svitava, tio estas baza hipotezo por tio, ke la fervoja linio Brno – Blansko estu interesa ankaŭ por amantoj de fervojo.

Post granda unujara trafikĉesigo en jaro 2022 denove inter Brno kaj Blansko veturadas trajnoj, kiuj ofertas rapidan konekton en urbocentron de Brno. Fervojaj stacioj je tiu ĉi linio estis rekonstruitaj, en Adamov estis konstruita nesuperrigardebla nova ponto “Eva”. Dank al ŝanĝo de trajnkompletoj nun je linio S2 estas uzataj nur malaltplankaj klimatizitaj trajnoj, kio certe estas ĝojiga.

Je tiu ĉi linio veturas ankaŭ longdistancaj internaciaj trajnoj de Ĉeĥaj fervojoj kaj RegioJet, do amantoj de fotado de fervojo ĝuos tion ankaŭ.

Nur “admiralŝipo” de Ĉeĥaj fervojoj Pendolino uzos tiun ĉi linion nur kaze de iu eksterordinaĵo. Ĝis kiam ĝi uzis tiun ĉi linion, ĝi estis iom pli rapida dank al ebleco de aktiva klinigo de veturilŝranko.

Kiaj lokoj por fotado estas interesaj? Ni ekos al vojo de Brno al Blansko.

Tuj rande de Brno estas dankema fotoloko danke al ponto kaj naturmonumento Obřanská stráň (Obřany-deklivo, punkto 1 sur la suba mapo). Tunelo sub ĝi ne estas tro longa kaj oni povas fari foton de trajnoj, kiuj el tunelo jam veturas al Brno, sed samtempe malantaŭa parto de trajno ĝi unue eniras ĝin. Por bela foto vi ja devas iri supren en kontraŭan deklivon super minejo aŭ eĉ al arbara vojo Šumbera.

"Admiralŝipo" de Ĉeĥaj fervojoj en tempo, kiam ĝi vizitadis regule ankaŭ Brno, traveturas Bílovice nad Svitavou. Aŭtoro 350 009, uzita el ŽelPage

“Admiralŝipo” de Ĉeĥaj fervojoj en tempo, kiam ĝi vizitadis regule ankaŭ Brno, traveturas Bílovice nad Svitavou. Aŭtoro 350 009, uzita el ŽelPage

Bílovice nad Svitavou

Trajno baldaŭ trairas la riveron Svitava la duan fojon tra ponto, kies parto estas ankaŭ ponto por piedirantoj kaj antaŭ sekva ponto ĝi estas subite apud ŝatata bicikla vojo el Brno al Bílovice nad Svitavou. Modernigita stacio Bílovice nad Svitavou estas ideala loko por komenco de ekskurso al nova belvidejo Liduška super Bílovice nad Svitavou (punkto 2 sur la suba mapo), parte tra la Ruĝa arbara vojo. De ĝi estas trajnoj kompreneble bone videblaj. Ŝatata fotoloko estas ankaŭ de strato Nad Tratí (punkto 3 sur la suba mapo).

Bílovice nad Svitavou, trajna haltejo, aŭtoro Pavel Boucník, uzita el retejo Vlakem jednoduše

Bílovice nad Svitavou, trajna haltejo, aŭtoro Pavel Boucník, uzita el retejo Vlakem jednoduše

Babice nad Svitavou

Kiel trajno daŭrigas al Adamov, ĝi pasas apud Gangloff vojo, monumenton de aviistoj de Ĉeĥoslovaka armeo kaj ankaŭ Rosenauer-vojo. Sekva haltejo estas Babice nad Svitavou, sed tiu estas laŭ peto kaj kelkaj trajnoj ĉi tie ne haltas. Ankaŭ tiu ĉi haltejo estis rekonstruita. Ĉirkaŭ tiu ĉi haltejo ofte estas trajnoj fotataj je ponto inter tria kaj kvara tunelo (punkto 4 sur la suba mapo). Super ŝosea ponto ne for de la haltejo estas ankaŭ natura belvidejo, de kie eblas trajnojn ankaŭ foti. De tiu ĉi haltejo eblas iri supren tra nemarkita arbara vojo en direkto Babice nad Svitavou aŭ al ruino de burgo Ronov. Apud la haltejo estas ankaŭ monumento de C. Schweiner kaj F. Zeman.

Tiam la trajno jam veturas al rando de Adamov, sed ankoraŭ veturas tra nova fervoja ponto (punkto 5 sur la suba mapo), kiun vi povas observi el belvidejo apud monumento de Josef Zenker. Tuj poste la trajno veturas tra dua nova ponto. La trajnlinion vi povas rigardi ankaŭ de arbara vojo Pod Jelencem.

Babice nad Svitavou, trajna haltejo, aŭtoro Pavel Boucník, fonto Vlakem jednoduše

Babice nad Svitavou, trajna haltejo, aŭtoro Pavel Boucník, fonto Vlakem jednoduše

Adamov

Kaj nun ni estas en Adamov kaj la trajno haltas en tute nova stacidomo (punkto 6 sur la suba mapo). Senbariera aliro al kajo estas tra nova ponto. La nova ponto konektas stacidomon kun loĝkvartalo kaj gvidas tra ĝi flava turisma vojo. Al Adamov kaj trajnoj en valo estas bela panoramo el Alexander-belvidejo. Se vi ja volos viziti Novan Burgon aŭ Josefan valon aŭ tra arbara vojo Coufavá, eltrajniĝu je haltejo Adamov zastávka, kiu ankaŭ estis rekonstruita.

 

Stacidomo Adamov, nova ponto "Eva" - aŭtoro Pavel Boucník - uzita el Vlakem jednoduše

Stacidomo Adamov post rekonstruo, nesuperrigardebla estas nova ponto “Eva” – aŭtoro Pavel Boucník – uzita el Vlakem jednoduše

Blansko

Trajno poste veturas ĉirkaŭ arbara vojo Svitavská, de kiu estas ankaŭ belaj panoramoj al trajno. Kiu bone rigardas el trajno, vidos eĉ por ne longa momento mem Novan burgon. Kun regiono de Arbarista Panteono la trajno adiaŭas post la veturo tra Novburga tunelo (punkto 7 sur la suba mapo). Tiu ĉi loko estas ankaŭ taŭga por fotado. Ĝis Blansko la linio estas ankaŭ interesa kaj fotoplaĉa. Ŝatata fotoloko estas precipe akvigita iama minejo (punkto 8 sur la suba mapo). Kaj nun ni jam estas en Blansko, fine de nia ekskurso. Ankoraŭ antaŭ la minejo ni povas rimarki fandejon de Klam, iaman ferfandejon, maŝinfabrikon kaj elektrejon. El Blansko vi povas eki al Klepčov al Klepaĉova arbara vojo, eventuale al Olomučany al arbara vojo Hradská. En direkto Rudice vi povas ankaŭ elbusiĝi kaj promeni tra Zrcadlová (Spegula) arbara vojo.

Se vi nun estas malsata, mi rekomendas al vi stacidoman restoracion Na Pražci kun bongustaj tagmenuoj, sed vi povas ankaŭ elekti aliajn manĝaĵojn.

Fine mi necesas vin informi, ke apud la fervoja linio el Brno en Blansko ne estas nuntempe kontinua pieda vojo. Ĉefe en parto de Gangloff-vojo ĝis haltejo Babice nad Svitavou ne eblas iri piede tra aparta pieda vojo. De fino de arbara vojo Svitavská apud Kateřinský most (Kateřina-ponto) jam ne eblas iri piede en Blansko.

Kiel aspektas nova linio el trajno, tion vi povas vidi en tiu ĉi video.

 

Pendolino en Blansko en tempo, kiam ĝi regule vizitadis Brno, aŭtoro Václav Růžek, fonto ŽelPage

Pendolino en Blansko en tempo, kiam ĝi regule vizitadis Brno, aŭtoro Václav Růžek, fonto ŽelPage

Railjet de Ĉeĥaj fervojoj en Bílovice nad Svitavou, aŭtoro Dobromil Retych, uzita el retejo ŽelPage

Railjet de Ĉeĥaj fervojoj en Bílovice nad Svitavou, aŭtoro Dobromil Retych, uzita el retejo ŽelPage

Pli da fotoj de lokoj por amantoj de fervojo (eĉ de lokoj menciitaj en la teksto)

Sekva oferto de vojoj

Arbaraj vojoj

Listo de vojoj en regiono de Arbarista Panteono

Vojoj por familioj kun infanoj

Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj.

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono.

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas kelkaj ekleziaj monumentoj

 Vojoj por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por interesiĝantoj pri historio

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por amantoj de akvo

Vojoj por amantoj de akvo

En regiono de Arbarista Panteono estas multaj akvofontujoj kaj akvaj areoj

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Regiono de Arbarista Panteono ofertas multon por amantoj de biciklumado.

Vojoj por amantoj de herbejetoj

Vojoj por amantoj de herbejetoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por amantoj de estetike aranĝitaj herbejetoj

 Vojoj pro mi kaj por vi

Vojoj pro mi kaj por vi

Persona elekto de plej interesaj lokoj de Arbarista Panteono