Arbara vojo Klepaĉova

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Blansko, Klepačov, točna (buslinio 223), Olomučany, točna (buslinio 230)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: momumento de Jiří Truhlář, monumento de Wachtel, jubilea monumento de Johano la 2-a de Liĥtenŝtejno, monumento de Karel Knapp, monumento de Jan Evangelista-Chadt Ševětínský

Ebloj por parkado de aŭtoj: rekte en Klepačov aŭ en Olomučany

Longeco de la arbara vojo: 3 km

Karakterizo de la arbara vojo Klepaĉova: temas pri arbara vojo el Klepaĉov (loka parto de Blansko) al ŝoseo de Olomučany al Rudice. Terena altodiferenco ne estas granda, do la vojo estas taŭga por familia ekskurso sen aŭtomobilo. Sufiĉas nur alveni per buslinio 223 en Klepaĉov, trairi la vojon kaj reveni en Olomučany. Por ambiciaj biciklistoj la vojo estas ankaŭ interesa – ekzemple por posttagmeza ekskurso por laboro. Per trajno vi alvenos en Blanskon, poste vi jam devas akre biciklumi en Klepaĉov (centmetra altodiferenco estas klopoda) kaj poste jam supren daŭrigi tra vojo Klepaĉova.

Komence de via migrado tra tiu ĉi arbara vojo vi trovos novan monumenton dediĉita al Jiří Truhlář. Ĉe pitoreska disvojiĝo Polom (punkto 3 en la suba mapo) vi trovos monumenton de Jiří Václav Wachtel (sur la monumento ja estas malĝusta nomo “Wachtl”). Ĉi tie oni solene je la 18-a de junio 1929 malfermis Arbaristan Panteonon. Aliaj monumentoj jam ne estas tiom proksimaj.

Tutsume mi povas ja laŭdi, ke apud la vojo estas benketoj – eblecoj por sidi estas apud la komenco / fino de vojo apud Klepaĉov (eĉ kun simpatia ligna strigo), apud disvojiĝo Polom kaj poste ankaŭ ĉe la komenco / fino de arbara vojo Křivá Borovice (Kurba Pinarbo). Kaj ankoraŭ estas unu ebleco por sidi apud la komenco / fino de vojo super Olomučany (kun panoramo).

El arbara vojo Klepaĉova vi povas daŭrigi tra mallonga arbara vojo Křivá Borovice (Kurba Pinarbo) kaj poste tra vojo Pokojná (Kvieta vojo) en direkto Křtiny.

Eblas diri, ke la arbara vojo Klepaĉova estas facila vojo taŭga por familia vojo eĉ kun infanĉaretoj. La vojo mem taŭgas nur por la montaraj bicikloj. Ne mankas ankaŭ du informpaneloj, unu pri eksa vilaĝo Polom, dua pri terenfalo Vystrčená.

 

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de vojo apud Klepaĉov

Punkto 2: komenco / fino de vojo apud Olomučany

Punkto 3: disvojiĝo Polom