Arbara vojo Zrcadlová (Spegula)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Blansko, Lažánky, Márovky (buslinioj 167, 231 kaj 232), Rudice (buslinio 231)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: elfontiĝo V Zrcadlech, sanktaj bildetoj apud vojo

Ebloj por parkado de aŭtoj: rekte en Rudice aŭ en Márovky, parte ankaŭ apud ŝoseo Olomučany – Rudice

Longeco de la arbara vojo: 2,5 km

Karakterizo de la arbara vojo Zrcadlová: temas pri arbara vojo de Márovky, loka parto de urbo Blansko. Komenco / fino de tiu ĉi vojo ne estas markita en tiu ĉi loko, panelon indikantan tiun ĉi vojon vi trovos nur ĉe ŝoseo Rudice – Olomučany. Kaj tio estis ankaŭ unu el kialoj, kial mi ne sciis antaŭe pri tiu ĉi vojo. Mi malkovris la vojon nur dank al tio, ke dum miaj malkovraj ekskursoj mi biciklumis el Olomučany ĝuste en vilaĝon Rudice.

Ĉeĥa nomo Zrcadlová (en esperanto Spegula) de tiu ĉi vojo estas iom mistera, ŝajne temas pri poezia nomo indikanta, ke temas pri vojo, kiu spekuliĝas al vojoj arbaraj en suda direkto. En mapo por studentoj de Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk en Brno estas uzita nomo Zrcadla (Speguloj).

La vojo mem estas ĉiukaze iom specifa. Ankoraŭ tuj apud domoj de Márovky vi trovos informpanelo de kompanio “Arbaroj de Ĉeĥio” (Lesy ČR) kaj ŝtondigolagon, poste vi malkovros kruceton kaj eĉ etan ripozlokon kun fojnorako por bestaro kaj sankta bildeto sur arbo. Tion ne havas aliaj arbaraj vojoj. Sanktan bildon vi trovos dum promeno ankoraŭ dufoje (punktoj 4 kaj 5 en suba mapo). Inter tiuj du lokoj vi trovos minimume unu branĉvojon en direkto al arbara vojo Klepaĉova. Mi serĉis ankaŭ elfontiĝon V Zrcadlech, sed mi ne sukcesis. De la dua sankta bildo iom ŝanĝas karaktero de la vojo. Ĝis tiu ĉi loko estas la vojo maldekstre en direkto de rivereto Floriánek, ĝis punkto 3 en suba mapo ja akvofluo jam ne estas, sed ĉefe folia arbaro estas ŝanĝita per pingla arbaro. Ankaŭ la vojo de tu ĉi loko estas pli agrabla, la ŝtona tereno estis por mi klopoda. Valeto de tiu ĉi loko estas nur dekstre de vi (se vi iras el Márovky).

De la jam menciita punkto 3 en suba mapo, kie estas vojkruciĝo kun ruĝa turisma vojo, la arbara vojo Zrcadlová daŭrigas rekte al ŝoseo, sed la promeno povas esti foje malkomforta post pluvo. Fino de la vojo unue gvidas en pure pina arbaro, post ne longa momento vi ja vidos senarbigitan lokon. Kaj en tiu ĉi momento vi estas ĉe fino de promeno tra arbara vojo Zrcadlová. Vi povas daŭrigi tra arbara vojo Pokojná, eventuale K Hlinkovým dolům. Por la reveno al Blansko vi povas uzi arbaran vojon Klepaĉova.

Sume la vojo estas taŭga por montaraj bicikloj. Mi ne rekomendas la vojon por familioj kun infanĉaretoj.

 

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de vojo en Márovkáy

Punkto 2: komenco / fino de vojo apud ŝoseo Olomučany – Rudice

Punkto 3: vojkruco de arbara vojo Zrcadlová kun ruĝa turisma vojo

Punkto 4: sankta bildeto apud vojo

Punkto 5: sankta bildeto apud vojo