Rosenauer-vojo

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: trajnhaltejo Babice nad Svitavou (trajnlinio S2)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: arboreto Řícmanice nemalproksime de arbara herbejeto (sed necesas veni ekster tiu ĉi arbara vojo), edukaj paneloj pri modifado de akvaj fluoj

Ebloj por parkado de aŭtoj: en la supra, orienta parto de la vojo disponeblas parkejo ĉerande de natur-rezervejo Čihadlo, okcidente vi povas lasi vian aŭtomobilon ĉe ŝoseo, sed ne estas tie multe da loko

Longeco de la arbara vojo: 4 km

Karakterizo de la Rosenauer-vojo: temas pri arbara vojo tenanta nomon laŭ Josef Rosenauer, grandanima arbaristo, kiu servis en sudbohemia feŭdobieno de Schwarzenberg. Arbara vojo gvidas de okcidento al oriento kaj estis konstruita de profesoro Inĝ. Ferdinand Müller (prominenta spertulo en fako de torentregulado kaj unu el fondintoj de Arbarista fakultato en Brno). Arbara vojo komencas okcidente ĉe la ŝoseo kondukanta Adamov kun Bílovice nad Svitavou apud la rivero Svitava kaj tie vi ankaŭ trovos monumenton dediĉita al Josef Rosenauer, kiu estis konstruita en jaro 1929 kaj larĝigita en jaro 1940.

Vojo komencas ne for de malpli konata kaj en tereno nemarkita Gangloff-vojo (punkto 1 en suba mapo) kaj finas ĉe ŝoseo Kanice – Babice nad Svitavou en loko nomata Žilůvky (punkto 4 en suba mapo). En tiu ĉi loko vi povas ankaŭ parki vian aŭtomobilon, buso de Integrita trafika sistemo de Sudmoravia regiono ĉi tie trafikas, sed sen haltejo.

Okcidenta punkto de vojo ne estas rilate al atingebleco de aŭtomobilo kaj publika transporto tro alloga por komenco de ekskurso.

Kiel do uzi vojon por via ekskurso kaze, ke vi ne havas aŭtomobilon? Vi povas komenci en Útěchov, iri en valon tra Gangloff-vojo, poste iri tra tiu ĉi vojo kaj de orienta fino de vojo vi poste povas:

a) reveni tra sama vojo kaj iri al trajna haltejo Babice nad Svitavou

b) reveni tra ŝoseo en Kanice

c) trairi al arbara vojo Brněnka, kiu gvidas en Bílovice nad Svitavou, eventule el tiu vojo flankeniri en Řícmanice

En la kazo, ke vi volas al tiu ĉi arbara vojo alveturi per aŭto, vi povas fari duonrondan ekskurson: Ĝi komenciĝos ĉe la orienta fino de Rosenauer-vojo kaj de vojo Brněnka kaj inter ambaŭ vojoj vi povas uzi bluan turistan traceon (punkto 3 en la suba mapo), eventuale en la tereno ne signitan vojon Vypálenka (tiu mallongiga travojo taŭgas ankaŭ por biciklistoj aŭ familioj kun beboĉaretoj). La rondekskurso longas proksimume 4 ĝis 4,5 km. Alternative eblas la vojon mallongigi ankaŭ per ruĝa turisma traceo.

La vojo mem taŭgas por terenaj bicikloj, eventuale ankaŭ por familioj kun beboĉaretoj.

Noto: Kvankam la vojo estas nomita laŭ arbaristo Josef Rosenauer, en tereno vi trovos du panelojn, kiuj enhavas ne volatan mistajpaĵon– konkrete du literoj “s” en nomo.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de la vojo ĉe ŝoseo Bílovice nad Svitavou – Adamov

Punkto 2: edukaj paneloj pri modifado de akvaj fluoj

Punkto 3: ebleco trairi tra blua turisma vojo kaj veni al arbara vojo Brněnka

Punkto 4: komenco / fino de la vojo ĉe Žilůvky

 

 

Kien iri plu?

Propono por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj
De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj

De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj (18 km)