De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov

Komenca punkto: Arboreto Křtiny

Fina punkto: Adamov

Itinero de ekskurso: Arboreto Křtiny – Schindler-vojo – arbara vojo Proklest – Jedovnice – Katavotrono de Rudice – Rudice – iama minejo Seĉ – arbara vojo Pokojná – arboreto Habrůvka – monumento de Alois Zlatník – Wiehl valo – virapra fontujo – Mácha monumento – arbara vojo Doubská – Adamov

Longeco de ekskurso: 21 km

Taŭgeco: por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj, sed ne en ĉiuj partoj

Priskribo de ekskurso: Kadre de tiu ĉi ekskurso ni kapablos viziti plej belajn lokojn de la Arbarista Panteonon kaj samtempe estos ebleco nian ekskurson laŭ bezono mallongigi kaj finigi. Nian ekskurson ni komencos apud arboreto Křtiny, antaŭ kiu estas bushaltejo de buslinio 201 „Křtiny, hájovna Na lukách“, do vi povas facile atingi tiun ĉi lokon el Brno. La arboreto Křtiny ja estas malfermita nur de duono de majo ĝis oktobro kaj nur dum semajnfinoj. Sed ankaŭ ekstera rigardo estas bela (vidu la galerion de aliaj lokoj).

De la arboreto Křtiny ni iros tra Schindler-vojo al du retenaj rezervujoj. Precipe la supra rezervuj kreas komune kun la ripozloko, kiu aspektas kiel interesa ligna bushaltejo, tre estetikan kaj impresan teritorion de la Arbarista Panteono. Ĉi tio estas vere unu el la plej belaj lokoj en Arbarista Panteono kaj prave de ĉi tie devenas la enkonduka foto de tiu ĉi retejo.

De la Schindler-fontujo ni iros tra ne en tereno indikita vojo al arbara vojo Proklest, kiu gvidos nun ĝis Jedovnice, kie vi povas refreŝigi. Ni eĉ ne devas iri en urbcentro al ĉefa placo, apud fiŝlago Olšovec estas pliaj eblecoj. El Jedovnice ni iros al Rudice tra Katavotrono de Rudice. Mi avertas vin, ke absolute ne taŭgas ĉi tien biciklumi, ĉar ne estas preskaŭ ebla biciklumi el propra katavotrono al rokoj kun nomo Lulilo.

Kiam al ni sufiĉos agrabla malvarmeco de la Katavotrono de Rudice, atendos nin pli klopoda promeno en vilaĝon Rudice al loka venta muelejo. La muelejo samtempe estas ankaŭ informcentro, tiu devus esti malermita dum sezono ĉiutage, dum malsezono nur dum semajnfinoj. En Rudice estas ankoraŭ unu interesa konstruaĵo – kapelo de sankta Barbora. Tiam ni jam ja iras al iama kaolina minejo Seĉ. Rande de impresa kaolina minejo, kiu estas interesa pro diversaj koloroj de sabloj, ni venos al arbara vojo K Hlinkovým dolům.

Ni ja iros tra kurtvojo al arbara vojo Pokojná, sed tuj post 200 metroj ni turnos de ĝi dekstren preter la arboreto de Habrůvka al Artner-vojo, kiu gvidos nun al monumento de Alois Zlatník situita sur rando de Nacia natura rezervejo Fagejo de Habrůvka. Tiun ĉi rezervejon ĉefe fondis ĝuste Alois Zlatník, grava profesoro de arbarista botaniko, mikrobiologio kaj dendrologio. La vojetoj en tiu ĉi loko ne estas markitaj, sed ne for de la monumento mi malkovros akran vojon dekstren malsupren (ekster la regiono de Nacia natura rezervejo Fagejo de Habrůvka, kie ne okazas arbfaligado), kiu gvidos nin al Čermák-vojo. Tiu ne estas en tereno markita, sed ofertas agrablan eblecon veni al rando de Wiehl-valo.

Ni povas dume trinki akvon apud ŝoseo de la fontujo de sankta Huberto, sed la fontujo ne estas abunda. Pli abunda estas virapra fontujo, al kiu ni iros de ŝoseo laŭ flava turisma vojo. Supreniro sekve al monumento de Mácha estas la lasta supreniro kadre de nia ekskurso. Ĝi ja ne taŭgas por biciklistoj – al tiuj mi rekomendas de fino de Čermák-vojo bicikli supren tra ŝoseo al rando de Olomučany kaj en tiu momento unue biciklumi sub monumenton de Mácha, eventuale eĉ al ĝi, sed la fina parto estas taŭga nur por vere kapablaj biciklistoj kaj verŝajne parto de tiu ĉi vojo ne estos biciklumebla.

En urbon Adamov ni venos tra arbara vojo Doubská, eventuale ankaŭ tra arbara vojo Hradská (pli longa vojo). Al ĝia komenco ni ja povas iri kaj rigardi ĝian monumenton.

Survoje al Josefa valo ni ankoraŭ ĝuos rigardon de memorindaj fagoj kaj ankaŭ en Josefan valon. Ni povas halti je arbara herbejeto Ĉe Kapreolo kun fontujo. Jam ne for de la ŝoseo de Křiny al Adamov ni ankoraŭ povas trinki el Fazana fontujo kaj poste ni nur devas piede iri tra ŝoseo en Adamov.