Arbara vojo K Hlinkovým dolům (Al argiletaj mineoj)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Rudice (buslinio 231)Habrůvka (buslinioj 157 kaj 201)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: iama kaolina minejo Seč, Klostermann-fontujo, kapelo de sankta Barboro, instrua turisma vojo Valoj de Rudice, Katavotrono de Rudice, herbejeto super Močová, jubilea monumento de Johano la 2-a de Liĥtenŝtejno, monumento de Mořic Kožešník

Ebloj por parkado de aŭtoj: rekte en Rudice aŭ en Habrůvka

Longeco de la arbara vojo: 3 km

Karakterizo de la arbara vojo K Hlinkovým dolům: temas pri arbara vojo kondukanta vilaĝojn Habrůvka kaj Rudice. Inter tiuj ĉi vilaĝoj temas pri plej mallonga vojo, sed aŭtomobilistoj krom esceptoj kompreneble ne rajtas uzi tiun ĉi vojon. La vojo mem estas fakte ĉefa vojo kun aldonaj arbaraj vojoj. Tio ne ja signifas, ke la vojo mem K Hlinkovým dolům (la nomo estas derivita laŭ argiletoj) estas sen interesaĵoj. En Rudice mem mi rekomendas kompreneble rigardi kapelon de sankta Barboro kaj ventmuelejon.

Proksime de la vilaĝo estas ankaŭ iama kaolina minejo Seĉ, kiu estas pro siaj koloraj sabloj kaj lagetoj atraktiva turisma celo. De la vilaĝo mem gvidas al vojo aldone agrabla aleo.

En sekva parto al lageto Nigraj argiloj vi foje sentos kiel en montaroj, arboj ĉi tie estas ĉefe malaltaj. Apud la lageto Nigraj argiloj komencas / finas arbara vojo Pokojná, kiu havas similan karakteron kiel tiu ĉi parto. Ne mankas ankaŭ informpanelo pri tiu ĉi lageto.

Sekva interesaĵo estas Klostermann-fontujo, tiu ja estas situita ekster tiu ĉi vojo, do vi povas variigi vian ekskurson. En suda parto de vojo vi ankoraŭ povas turni al tre bela herbejeto super Močová.

Je la vojkruco kun arbara vojo Padouch vi povas rimarki ankaŭ arbostupon kun virapro. Aldone vi povas flankeniri al jubilea monumento de Johano la 2-a de Liĥtenŝtejno kaj de ĝi ankoraŭ al monumento de Mořic Kožešník. Mi ja rekomendas iri al ambaŭ monumentojn piede (ne gvidas al ili eĉ markita flankvojo).

Kaj tio estas ĉio de interesaĵoj de tiu ĉi vojo, oferto de sekvaj vojoj ja ne finas. Ĝis Josefa valo vi povas daŭrigi tra arbara vojo Padouch aŭ Super Močová. Rande de Habrůvka vi povas uzi arbaran vojon Kočárová, eventuale ankaŭ arbaran vojon Úzký Příhon. En direkto al ŝoseo Jedovnice – Křtiny estas ankaŭ vojo Zemanův žleb.

Sume la vojo estas tauĝa ankaŭ por posedantoj de ŝoseaj bicikloj (sed mi rekomendas nur la parton de nordo ĝis disvojiĝo kun arbara vojo Padouch) kaj ankaŭ familioj kun beboĉaretoj.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: norda komenco / fino de vojo apud Rudice

Punkto 2: suda komenco / fino de vojo apud Habrůvka

Punkto 3: la lageto Nigraj argiloj apud la komenco / fino de arbara vojo Pokojná

Punkto 4: Klostermann-fontujo

 

 

Kien iri plu?

Proponoj por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj, sed ne en ĉiuj partoj
De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov

De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov (21 km)

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj
Omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj

Omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj (18 km)