Arbara vojo Pokojná (Kvieta)

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Rudice (buslinio 231), Olomučany, točna (buslinio 230)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: iama kaolina minejo Seč, arboreto Habrůvka, instrua turisma vojo Valoj de Rudice, monumento de Alois Zlatník

Ebloj por parkado de aŭtoj: rekte en Rudice aŭ apud ŝoseo Olomučany – Rudice

Longeco de la arbara vojo: 3,4 km

Karakterizo de la arbara vojo Pokojná: temas pri arbara vojo de disvojiĝo kun arbara vojo K Hlinkovým dolům al ŝoseo inter Rudice kaj Olomučany (kie komenciĝas arbara vojo Křivá borovice). La vojo mem estas alternativo al ĉefa arbara vojo K Hlinkovým dolům. Kialo? Vi povas sekve iri tra vojo Křivá borovice kaj poste tra arbara vojo Klepaĉova kaj ne for estas ankaŭ arbara vojo Zrcadlová (Spegula).

Apud tiu ĉi vojo ne estas tro da interesaj lokoj. Apud la disvojiĝo kun arbara vojo K Hlinkovým dolům vi malkovros lageton “Nigraj argiloj”. Se vi iros ekster tiu ĉi vojo, vi malkovros arboreton Habrůvka (punkto 3 en la suba mapo). Tiu ja ne estas malfermita por publiko kaj publikaj fotoj ne troveblas. Alia interesa loko estas monumento do Alois Zlatník (punkto 4 en la suba mapo), kiu ja estas jam iom for de tiu ĉi vojo kaj estas situita sur rando de Nacia natura rezervejo Fagejo de Habrůvka).

La vojo estas nomita laŭ proksima monto Pokojná (502 metroj super maro) kaj foje vi povas senti sin kiel en montaroj pro malgrandaj arboj, do altaj arboj ne ĉiam estas dominantaj.

La vojo estas taŭga por posedantoj de ŝoseaj bicikloj kaj ankaŭ por familioj kun infanĉaretoj.

 

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de vojo apud ŝoseo Rudice – Olomučany

Punkto 2: komenco / fino de vojo apud arbara vojo K Hlinkovým dolům

Punkto 3: arboreto Habrůvka

Punkto 4: monumento de Alois Zlatník

 

 

Kien iri plu?

Proponoj por ekskurso

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj, sed ne en ĉiuj partoj
De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov

De la arboreto de Křtiny tra plej belaj lokoj al Adamov (21 km)

por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj biciklistoj
Omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj

Omaĝekskurso dediĉita ne nur al tri arbaraj inĝenieroj (18 km)