Vojoj pro mi kaj por vi

Kien gvidas miaj vojoj prefere kaj plej ofte? Kien mi ŝatas reveni? Al kiuj lokoj mi irus kun ĉiu, kiu intereseĝus pri plej belaj lokoj de Arbarista Panteono? Aŭ kiuj lokoj estas laŭ mi ne nepre plej belaj, sed havas sian spiriton (genius loci)?

Belvidejo Sur grandaj rokoj

Ne fore Babice nad Svitavou estas unuavie ne tro interesa belvidejo. Ne gvida al ĝi flankvojo de turisma traceo kaj eĉ proksime ne gvidas iu turisma traceo. De la vojkruciĝo de la flava kaj blua turismaj traceoj ne for de monumento de Jozef-Dekret-Matejovie vi devas iri ĉirkaŭ 450 metroj al nemarkita flankvojo. Restas iri ĉirkaŭ 250 metroj. Poste vi jam povas admiri panoramon en Josefan valon kun faga arbaro, kiuj kreskas iom post iom. Oni do ne miru, ke tiu ĉi loko estas ŝatata de la administranto de arbardistrikto de Bílovice nad Svitavou, sinjoro Podlipný el Lerneja forsta kompanio. Nenie troveblas iu benko, nur sovaĝa arbaro kaj rigardo al resto de sekiĝanta arbegaro sur rokoj estas io vere fascina. Nur kalkulu, ke ne ĉiam vi faros vere belegajn fotojn. Belvidejo Sur grandaj rokoj estas simple mistera. En malsupra mapo temas pri punkto numero 1.

Same kiel Josefa valo sub ĝi. Ŝoseo gvidanta tra Josefa, aŭ valo de Křtiny ne povas esti same fama kiel aliaj monde konataj ŝoseoj, sed … 10 km longa ŝoseo plena de preskaŭ senfinaj vojturniĝoj, dum aŭtuno verŝajne plena de nebulo dum tago. Aldonu la ĉirkaŭaĵon, kiun vi povas esplori el ŝoseo: Taŭra roko, kaverno Výpustek, ekologia libertempa centro Švýcarna kaj Arbara baro en Moravia karsto kaj Malnova ferfandejo. Kaj se tio ne sufiĉus, klopoda vojo, kiu plaĉos al ŝatantoj de vojturniĝoj, estas ankaŭ ŝoseo de Josefov al Olomučany. Kaj vojo de kaverno Výputek al Kanice tra Babice nad Svitavou estas ankaŭ klopoda. Kaj vere speciala estas ŝoseo el Adamov en Útěchov plena de serpentumoj.

Vyhlídka Na Velkých skalách nad Josefovským údolím ze Křtin do Adamova během večera

Belvidejo Sur grandaj rokoj (Velké skály) super Josefa valo de Křtiny en Adamov dum vespero

Vyhlídka Na velkých skalách nad Josefovským údolím ze Křtin do Adamova v zimě

Belvidejo Sur grandaj rokoj (Velké skály) super Josefa valo de Křtiny en Adamov dum vintro

 

Schindler-vojo

Se iu loko inspiris min al tio, ke mi kreu tiun ĉi retejon, temas sendube pri Schindler-vojo, kiun mi malkovris dum ekskurso kun mia lernejo. Kvankam mi poste vizitis tiun ĉi lokon plifoje, neniam mi krom januaro 2021 ne faris tiom belajn fotojn kiel tiam. En kombino kun alia rezervujo kun areo de 1 000 m² (ambaŭ rezervujoj estis modifitaj aŭ konstruitaj en 2007) temas pri tre estetika kaj impresa teritorio de la Arbarista Panteono. Aldonu al tio la ripozejon projektitan de profesoro Ivar Otruba en 2011, kiu aspektas kiel interesa ligna bushaltejo, do kion alian vi povus ankoraŭ deziri. En malsupra mapo temas pri punkto numero 2.

Aldone proksime estas ĉarma arboreto de Křtiny, do vi povas dum la ekskurso al tiu ĉi vojo ankaŭ viziti lokajn unudirektaj biciklajn vojojn.

Lesní cesta Schindlerova - pohled na retenční nádrž

Schindler-vojo – supra retena rezervujo

Minejo Seč kaj Katavotrono de Rudice

Unika minejo Seč estas aliaj fotinda loko. Temas pri iama sabla minejo, kies muroj estas multkoloraj. Tio estas pro kaolino – en minejo oni ekspluatis vitristajn sablojn kaj muldsablojn. Hodiaŭ en ĝi oni jam ne ekspluatas kaj estas alirebla por publiko kiel natura monumento. En varma somero vi povas refreŝigi en unu el lagetoj. En malsupra mapo temas pri punkto numero 3.

e vi jam estos en Rudice, venu ankaŭ katavotrono de Rudice. Survoje vi vidos rokojn Larmo, Subkastelo kaj Luliloj. Fine atendos vin agrabla malvarmo. En malsupra mapo temas pri punkto numero 4.

Kaolinový lom Seč u Rudice v létě

Kaolina minejo Seč ĉe Rudice se somero

Alexander-belvidejo

Tiun ĉi belvidejojn ne eblas nevidi el Adamov (eĉ de fenestro de trajno dum la vojaĝo tra Adamov). Sufiĉas eltrajniĝi en stacidomo de Adamov, rigardi en dikreto supren orienten kaj vi vidos ĝin. Sed la vojo al tiu ĉine estas facila. Prave, la plej mallonga vojo tra arbara vojo Dřínová komence ne estas tre klopoda. Sed vojo de disvojiĝo U sedmi dubů (Ĉe sep kverkoj) tra verda turisma traceo jam estas klopoda. Se tio malinstigas vin, sufiĉas iri el Babice nad Svitavou.

Panoramo el la bejvidejo estas de sudo tra okcidento al nordo. Tial mi rekomendas fari fotojn el tiu ĉi belvidejo dum antaŭtagmezo aŭ dum sunsubiro. Ĉar sub vi estas valo, tra kiu fluas rivero Svitava, estas normala, ke en valo povas kreiĝi nebuloj, kiuj povas kaj ne devas esti fotoplaĉaj. Se la veterprognozo promesas multe da pluvo dum la tuta tago kaj poste sonan vetero, nebulo estas tre verŝajna. Se vi ne povos iri rekte al la loko, vi tamen povas spekti retan kameraon de Adamov kun fotoj. En malsupra mapo temas pri punkto numero 5.

 

 

Výhled z Alexandrovy rozhledny na severní část Adamova a na mlhu v údolí

Alexander-belvidejo – norda panoramo de urbo Adamov kaj nebulo en valo

Arbara vojo Červená (Ruĝa)

Neniu arbara vojo ne estas tiom diversa kiel arbara vojo Červená. Metafore dirite, tiu ĉi vojo havas preskaŭ ĉion el Arbarista panteono. En ĝia ĉirkaŭaĵo vi trovos monumentojn (Liduška-monumento, Ressel-monumento, monumento de la unua kristnaska arbo), akvofontujoj (fontujo de Leoš Janáček, fontujo de Stanislav Lolek), herbokampo (de Ressel), akvorezervujo ĉe Mustela rivereto (Kuní potok) kaj aldone vi povas viziti ankaŭ belvidejon de Liduška. Tio estas vere riĉa oferto, aldone la vojo estas malpli klopoda kompare kun arbaraj vojoj Doubská aŭ Hradská. Oni do ne miru, ke la ĉirkaŭaĵo de arbarista domo de Ressel kun karaktero de arboparko estas por mi mia ĉielo sur tero. Detalan priskribon de la vojo vi legu ĉi tie. En malsupra mapo temas pri punkto numero 6.

Fontujo de Leoš Janáček
Fontujo de Leoš Janáče

 

Retenční nádrž na Kuním potoce - pohled svrchu na lesní cestě Červená

Retena akvorezervujo ĉe „Kuní potok“ (Mustela rivereto) je arbara vojo Červená – supra rigardo

Monumento de Mácha

Ĝi ne estas la plej alta pinto de Arbarista Panteono, tamen mi konsideras Monumenton de Mácha kiel plej grava loko de la tuta regiono. Atingi tiun ĉi lokon estas por mi sama kiel iri al Sněžka (la plej alta monto de Ĉeĥio) aŭ alia pilgrimloko, ĉe kiu vi poste pensos: tio estis vere farinda! Aldone al tiu ĉi loko vere estis organizitaj pilgrimoj. Kompreneble dependas, de kie vi iros. Plej facila vojo estas de Olomučany de aŭtobusfinhaltejo, plej klopoda estas arbara vojo Doubská, malpii klopoda estas arbara vojo Hradská. Rigardo de la monumento estas ĉefe en direkto al Brno. En malsupra mapo temas pri punkto numero 7.

Kaj kiu loko estas laj plej alta en Arbarista Panteono? Temas pri pinto Proklest ne for de arbara vojo Proklest inter vilaĝo Bukovina kaj urbeto Jedovnice. La supermara alteco estas 574 metroj super maro, sed en tereno vi preskaŭ ne malkovros ĝin pro ĝia plateco.

Máchův památník - západní strana a pohled do krajiny

Monumento de Mácha – okcidenta parto kaj panoramo

Lesní cesta Červená - křižovatka cest u Liškova kříže

Mia ĉielo sur tero en Arbarista panteono

Pli da fotoj de miaj ŝatataj lokoj

Sekva oferto de vojoj

Arbaraj vojoj

Listo de vojoj en regiono de Arbarista Panteono
 Vojoj por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por interesiĝantoj pri historio

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono.

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Regiono de Arbarista Panteono ofertas multon por amantoj de biciklumado.

Vojoj por familioj kun infanoj

Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj.

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas kelkaj ekleziaj monumentoj

Vojoj por amantoj de herbejetoj

Vojoj por amantoj de herbejetoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por amantoj de estetike aranĝitaj herbejetoj

Vojoj por amantoj de akvo

Vojoj por amantoj de akvo

En regiono de Arbarista Panteono estas multaj akvofontujoj kaj akvaj areoj

Vojoj por amantoj de fervojo

Vojoj por amantoj de fervojo

Regiono de Arbarista Panteono ĝojigos ankaŭ amantojn de fervojo.