Vojeto Laŭdo de arboj

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Křtiny, hájovna Na Lukách (buslinio 201), Křtiny, obecní úřad (buslinioj 157 kaj 201)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Arboreto de Křtiny, minejo de Křtiny

Ebloj por parkado de aŭtoj: antaŭ arboreto aŭ rekte en Křtiny

Longeco de la arbara vojo: 3,7 km

Karakterizo de vojeto Laŭdo de arboj: temas pri tute nova instruvojo, kiu kondukas inter Křtiny kaj arboreto de Křtiny. Instruvojo havas entute 14 panelojn, de tio la komenca estas rekte en Křtiny kaj la lasta preskaŭ ĉe arboreto. Se vi iros el Křtiny laŭ tiu ĉi vojo, vi unue sekvos verdan turisman vojon supren kaj poste vi sekvos bluan turisman vojon al minejo de Křtiny malsupren. Ĝuste la blua turisma vojo estas sekva novaĵo.

Ĉiu panelo de vojeto estas dediĉita al iu konkreta arbo, kiu ĉirkaŭ la panelo kreskas. Entute vi ekhavos informojn pri 13 arboj, kalkulu ja kun tio, ke la unua halto kun priskribo de arboj estas jam ĉe la minejo de Křtiny, do post du kilometroj.

Fine de la vojeto surprizos vin bele nova ponteto kaj vojeto ĉirkaŭ la arboreto. Instruvojo gvidas tra la arbara vojo de la komenco de arbara vojo Zemanův žleb (sepa halto de vojeto) kaj tiu ĉi vojo finas antaŭ pordo en arboreton, kiu ja ne estas uzata publike. Do ke vi ne devu iri fine tra ŝoseo, Lerneja forsta entrepreno Křtiny ŝovis barilon de arboreto kaj kreis do belan trapasejon kun lignoĉipoj. De la arboreto vi povas daŭrigi tra Schindler-vojo aŭ tra arbara vojo Palaška.

Ĉe ĉiu halto ne mankas rapidresonda kodo, per kio vi povas havi pli da informoj kaze ke vi havas interreton en via poŝtelefono, vi povas ilin tuj vidi, kun la signalo ne estas ĉi tie problemo. Survoje indas ankaŭ viziti eksan minejojn, kiu estas hodiaŭ natura memorindaĵo. Tekstoj estas en la ĉeĥa, ĉe ĉiu panelo estas eĉ benko.

Kiel mi jam menciis pli supre, unuaj du kilometroj estas sen haltoj de instruvojo. Tiu ĉi parto aldone ne estas taŭga por gepatroj kun infanĉaroj. Ankaŭ blua turisma vojo de sennoma vojkruco al minejo ne estas tro komforta (kvankam de ĝi estas bela rigardo al minejo). Mi ne rekomendas tiun ĉi parton ankaŭ al biciklantoj kun montaraj bicikloj. Se vi volas ne uzi tiun ĉi parton, vi devas iri piede / biciklumi tra la ŝoseo de Křtiny al minejo, kio ja ne estas tre alloga. Tio estas unusola negativaĵo, kiun mi povas diri pri tiu ĉi vojeto.