Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj. Dum somero kaj parto de la aŭtuno estas por publiko ĉiam malfermita arboreto en Křtiny dum semajnfinoj (punkto 1 en suba mapo). Parto de tiu ĉi arboreto estas kelkaj vojetoj, la plej nova estas Spirito/Penso inter arbaroj (ĉeĥe (S)mysl mezi stromy), kiu estis kreita en jaro 2021.

En regiono de arbaroj, akvoj kaj deklivoj troveblas ankaŭ kelkaj instruvojoj. El centro de vilaĝo Řícmanice (kiu ja estas malfermita nur rare) kondukas instruvojo Hvozd (punkto 2 en suba mapo). Ĉiu halto de tiu ĉi instruvojo konsistas el informpanelo kun interesaĵoj pri ĉirkaŭaĵo kaj sportiloj kun benko. Vi do povas ekzerci, kiel vi estas korpe kapablaj.

Dum via ekskurso el Křtiny al arboreto Křtiny laŭ flava turisma vojo akompanos vin tiel nomata Suna vojeto (punkto 3 en suba mapo). El Křtiny vi povas iri al la arboreto ankaŭ tra la verda kaj blua turismaj vojoj kaj lerni ion pri la arboj pere de la nova instruvojo Laŭdo de arboj. En ĉirkaŭaĵo de Rudice vi trovos instruvojon Minejoj de Rudice (punkto 4 en suba mapo). Inter Jedovnice kaj Rudice estas ankoraŭ unu instruvojo kun nomo “Fiŝlagoj de Jedovnice – Katavotrono de Rudice” kun 13 informpaneloj entute (punkto 5 en suba mapo).

Kvankam kaolina minejo Seč apud Rudice estas interesa precipe por geologoj, ne nur infanoj dum somero aprezos eblecon refreŝiĝi en malgrandaj lagetoj, kiuj estis kreitaj post minado. Ne for estas ankaŭ konata Katavotrono de Rudice, kiu precipe en somero ofertas agrablan malvarmon.

En ĉirkaŭaĵo de Křtiny gvidas ankaŭ vojeto de heliko Krasík, kiu taŭgas por familia ekskurso. Apud haltejo de buslinio 57 U Jezírka indas viziti kun infanoj mallongan arbaran instruvojon U Jezírka (punkto 6 en suba mapo). En Soběšice vi povas poste reveni laŭ vojo de Karel Morávek. Lasta instruvojo en regiono de Arbarista Panteono Kalkforna vojeto en ĉirkaŭaĵo de Březina (punkto 7 en suba mapo).

Rande de regiono de Arbarista Panteono apud arbara vojo Šíbrnka komencas instruvojo Valo de Rakovec (punkto 8 en suba mapo). Je kelkaj lokoj (ekzemple ĉe komenco de Wiehl valo apud ŝoseo aŭ apud arbara vojo Klepaĉova) vi trovos ankaŭ informpanelojn de instruvojo kun nomo “Vojo de fero tra Moravia karsto” (ĉeĥe Cesta železa Moravským krasem), sed ĝi ne estas oficiale markita. Tra Josefa valo gvidas ankoraŭ samnona instruvojo.

Plej nova loko taŭga por familioj estas Fabela arboĝardeno en Adamov proksime de loĝkvartalo Ptačina (punkto 9 en suba mapo). Ĝi konsistas el instruvojo por familioj, lageto kun marĉa grundo, geoparko kaj multaj aliaj partoj. Arboĝardeno estis konstruita kadre de kunlaboro inter urbo Adamov kaj Lerneja forsta entrepreno Křtiny. 

Kaj se viaj infanoj ŝatas historion kaj jarbazarojn, vizitu kun ili Novan burgo super Adamov (Nový hrad, punkto 10 en suba mapo). Dum turisma sezono okazas je korto de tiu ĉi burgo regulaj jarbazaroj.

Zimní arboretum Křtiny

Arboreto Křtiny en vintro

Arboĝardeno en Adamov kun nova ligna fotopunkto

Arboĝardeno en Adamov kun nova ligna fotopunkto

Pli da fotoj de lokoj por familioj kun infanoj

Sekva oferto de vojoj

Arbaraj vojoj

Listo de vojoj en regiono de Arbarista Panteono
Vojoj por amantoj de herbejetoj

Vojoj por amantoj de herbejetoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por amantoj de estetike aranĝitaj herbejetoj

Vojoj por amantoj de fervojo

Vojoj por amantoj de fervojo

Regiono de Arbarista Panteono ĝojigos ankaŭ amantojn de fervojo.

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono.

Vojoj por amantoj de akvo

Vojoj por amantoj de akvo

En regiono de Arbarista Panteono estas multaj akvofontujoj kaj akvaj areoj

 Vojoj por interesiĝantoj pri historio

Vojoj por interesiĝantoj pri historio

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por interesiĝantoj pri historio

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas kelkaj ekleziaj monumentoj

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Regiono de Arbarista Panteono ofertas multon por amantoj de biciklumado.