Vojoj por interesiĝantoj pri historio

Malgraŭ tio, ke ne eblas diri, ke en regiono de Arbarista Panteono okazis vere iu grava historia evento, kiu havus rilaton al tutmonda historio, ofertas tiu ĉi regiono ankaŭ ion por interesiĝantoj pri historio. Kvankam Arbarista Panteono estas ĉefe kolekto de multaj monumentoj dediĉitaj al gravaj arbaristoj kaj aliaj personoj rilate al historio, tio ne estas unusolaj lokoj kun historia referenco.

En Josefa valo vi trovos restaĵon de metalurgia bloko (punkto 1 en suba mapo), kiu estis konstruita en la unua duono de 18-a jarcento reĝo Johano Adamo el Liĥtenŝtejno. Al hodiaŭa monumenta kampo kun nomo Malnova ferfandejo, kiu estas administrata de Teknika muzeo en Brno, apartenas alta lignokarba feraĵa bruligejo, alveturigaj kajoj, du bruligejoj por brulado de kalko kaj iama modelejo, kie hodiaŭ estas ekspozicio Ferfabrikado en meza parto de Moravia karsto. Al komplekso de tiuj ĉi konstruaĵoj apartenas ankaŭ tiel nomata Svisa domo (Švýcarna), kiu hodiaŭ estas ekologia centro kaj samtempe sidejo de baza sekcio de Movado Brontosaurus Blua ŝtono (Modrý kámen). Ne mankas ankaŭ kelkaj privataj domoj.

Ne for de Svisa domo estas ankaŭ fama kaverno Taŭra roko (punkto 2 en suba mapo), kiu ja estas krom kelkaj tagoj de malfermitaj podroj por publiko fermita. En Josefa valo ankoraŭ estas kaverno Výpustek (punkto 3 en suba mapo). Tiu estas malfermita por publiko tutjare.

En vilaĝo Rudice eblas viziti venta muelejon, kiu servas kiel muzeo (punkto 4 en suba mapo). Dum vintri ĝi ja estas fermita por publiko.

Kaj se vi interesiĝas nur pri unuopaj lokoj, mi rekomendas viziti monumenton de la 1-a Kristnaska Arbo apud arbara vojo Červená kaj ne foran Liduška-monumenton (punktoj 5 kaj 6 en suba mapo). Tiuj ĉi du lokoj referencas al tradicio de kristnaskaj arboj. Kaj se vi volas omaĝi mortintojn, haltu dum la promeno tra arbara vojo Dřínová apud monumento de la torturitaj arbaristoj (punkto 7 en suba mapo) dum la dua mondmilito. Ĝi estas ĉarma tutjare.

Kaj se vi preferas poeziajn monumentojn, vizitu Mácha-monumenton ne for arbara vojo Hradská (punkto 8 en suba mapo). Longa estu vojo via!

Monumento de la torturitaj arbaristoj dum vintro

Monumento de la torturitaj arbaristoj dum vintro

Pli da fotoj por interesiĝantoj pri historio

Sekva oferto de vojoj

Arbaraj vojoj

Listo de vojoj en regiono de Arbarista Panteono
Vojoj por familioj kun infanoj

Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj.

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Vojoj por ŝatantoj de belvidejoj

Se vi ŝatas belvidejojn en pejzaĝon, ankaŭ al vi povas plaĉi regiono de Arbararista Panteono.

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas kelkaj ekleziaj monumentoj

Vojoj por amantoj de fervojo

Vojoj por amantoj de fervojo

Regiono de Arbarista Panteono ĝojigos ankaŭ amantojn de fervojo.

Vojoj por amantoj de akvo

Vojoj por amantoj de akvo

En regiono de Arbarista Panteono estas multaj akvofontujoj kaj akvaj areoj

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado

Regiono de Arbarista Panteono ofertas multon por amantoj de biciklumado.

Vojoj por amantoj de herbejetoj

Vojoj por amantoj de herbejetoj

En regiono de Arbarista Panteono troveblas ankaŭ io interesa por amantoj de estetike aranĝitaj herbejetoj