Vojeto de Karel Morávek

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: U jezírka (buslinio 57), Soběšice, Klarisky (buslinioj 43 kaj 57)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Arbara instruvojo U Jezírka (Ĉe lageto)

Ebloj por parkado de aŭtoj: plej bone rekte en Soběšice aŭ apud haltejo U jezírka

Longeco de la arbara vojo: 7 km

Karakterizo de vojeto de Karel Morávek: temas pri arbara vojeto kondukanta Soběšice kaj ekocentron Lipka Jezírko. La vojeto kopias ruĝan turisman traceon el rando de loĝkvartalo Lesná en plej nordan urboparton de Brno, Útěchov. Nur piedirantaj vizitantoj rajtas ĝin uzi. La vojo estas nomita laŭ Karel Morávek, kiu zorgis pri lokaj arbaraoj en unua duono de 20-a jarcento (inter jaroj 1909 kaj 1934 li estis estro de grandbieno de Schönburg-Hartenstein dinastrio en Královo Pole). Kvankam Karel Morávek ankaŭ ne havis problemon kun manio de picea kaj pina kulturoj, liaj meritoj estas en zorgo pri evoluo de estetikaj kaj ripozaj funkcioj de arbaroj. En ĉirkaŭaĵo de Brno li konstruis arbarajn vojetojn kaj ripozlokojn.

Mem la vojeto sekvas al historia Instruvojo arbarista. Kiel tiu ĉi vojo aspektis reale, mi ne memoras kaj verŝajne mi vizitis ĝin nur unufoje en mia vivo ŝajne en jaro 2005. En jaro 2020 ĉiukaze la vojo estis renovita kaj atendas vin entute sep haltejoj kun rapidrespondaj kodoj. Aldone estas nova bonvena panelo kaj unu panelo apud fago en aĝo pli ol 160 let. Parto de la bonvena panelo estas ankaŭ kesto kun broŝuroj prezentantaj vojeton de Karel Morávek en papera formo.

Realeco ja estas iom alia. Rapidresondaj kodoj estis origine en ligno, kio estas certe ideoriĉa, sed ne tute funkcianta kaj damaĝrezista. Bonŝance oni ŝanĝis ilin kaj nun tiuj kodoj estas sur metalaj afiŝetoj. En arbaro vi eble ankaŭ ne havos fortan poŝtelefonan signalon por rigardi interrretajn paĝojn. Se tio estus unusola negativaĵo de tiu ĉi arbara vojo, tio estus ankoraŭ bona. Krom la parto de disvojiĝo Panská louka (Sinjora herbejo) ĝis akvofontujo de Melatín (apud la monumento de Karel Morávek en formo de surskribo sur natura ŝtonego) la vojo estas relative malvasta. Ke ne taŭgas tiun ĉi vojon viziti per biciklo, tion mem skribas ankaŭ arbaristoj je reta paĝo dediĉita al tiu ĉi vojeto. Sed atenton, en somero povas okazi, ke via promeno estos komplikigita pro brulfolioj kaj alia sovaĝa vegeteĵaro (ĉefe en parto inter Soběšice kaj Panská louka). Ankaŭ mallonga parto inter Panská louka kaj disvojiĝo Melatin (de kie vi povas daŭrigi tra arbara vojo Melatín) povas estis ankaŭ harkovrita. Ankaŭ blua turisma traceo en parto inter Panská louka kaj bushaltejo Lesní školka povas esti somere malpli komforta.

En vintro povas esti la migrado tra tiu ĉi vojeto mallarĝa ankaŭ pli malfacila en kelkaj lokoj, ĉefe en sekcio inter disvojiĝoj Panská louka kaj Červené vrchy.

Nek multajn panoramojn el tiu ĉi vojeto vi ĝuos. Ŝajne plej bela panoramo estas el disvojiĝo Červené vrchy (punkto 6 en suba mapo). Parte eblas vidi la pejzaĝon ankaŭ en parto inter Soběšice kaj tiu ĉi disvojiĝo kaj ankaŭ en parto Panská louka – monumento de Karel Morávek (en valon de Melatín).

En la libro Arbaroj de Mendel universitatoi – arbaroj por homo de jaro 2016 estas pri tiu ĉi vojo skribita noto, ke ĝi estas uzata kiel neoficiala unudirekta bicikla vojo. Ĝis renovigo de vojeto ŝajne estis pli granda intereso de biciklantoj pri la vojeto kaj oni de tempo al tempo zorgis pri la vojeto mem kaj eble la vojo foje ne estis tiom harkovrita. En jaro 2020 mi provis proponi en grupo iom purigi la vojeton, sed reagoj estis negativaj. Ŝajne tio estas pro la oficiala neebleco uzi kiel biciklanto tiun ĉi vojeton.

Ĉiukaze, se mi ne pensas je tiuj ĉi problemoj, estas renovigita vojeto de Karel Morávek tutcerte interesa. Mi rekomendas ĝin trairi komplete aŭ almenaŭ ĝis Panská louka. Se vi volas nur mallongan promenon matene antaŭ vojo en laboron, indas veturi per buso ĝis bushaltejo de linio 57 U jezírka kaj poste iri ĉirkaŭ 1,7 km al monumento de Karel Morávek. De punkto numero 5 en suba mapo eblas reveni al ŝoseo kaj do al buso. Silenton en matenaj horoj mi garantias. Kaj se vi iros ĝis Panská louka kaj poste en Bílovice nad Svitavou tra arbara vojo Melatín, via promeno estos 6 kilometroj longa.

La vojeto de Karel Morávek eĉ havas propran retejon sur retadreso https://pesinakarlamoravka.cz/, kiu estas administrata de „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk“.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: komenco / fino de vojeto en Soběšice

Punkto 2: komenco / fino de vojeto apud ekocentro Lipka Jezírko

Punkto 3: monumento de Karel Morávek

Punkto 4: disvojiĝo Panská louka

Punkto 5: Ebleco reveni al bushaltejo U jezírka

Punkto 6: disvojiĝo Červené vrchy kun panoramo

Kien iri plu?