Vojoj por amantoj de (adrenalina) biciklumado
Ĉu vi ŝatas tiun senton de mojosa biciklumado, kiu estas tiel adrenalina, ke vi pensas nur je propra biciklumado. Senton de euforia, mensa stato vi havos facile dum biciklumado tra unu el unudirektaj bicikla vojoj en Jedovnice. Tri unudirektaj vojoj estas taŭgaj preskaŭ por ĉiuj. Kompreneble ili estas diverse komplikaj, same kiel skidescendejoj, do vi trovos ĉi tie bluan, ruĝan kaj nigran (plej komplikan) unudirektajn vojojn.
En Jedovnice eblas dum somero facile veturi ankaŭ per aŭtobuso kun ebleco transporti vian biciklon. El Brno vi povas veturi per buslinio 201.
Kaj se al vi ne sufiĉos unudirektaj vojoj apud Jedovnice, sufiĉas biciklumi en Marianan valon (Mariánské údolí) rande de Brno kaj testi unudirektajn vojojn tie. Ambaŭlokoj ofertas sufiĉe da eblecoj, kiel ĝui biciklumadon. Inter ambaŭ lokojn eblas ankaŭ biciklumi, sed tiu ne estas kompreneble tiom adrenalina.
Se vi ne planas viziti unudirektajn vojojn, sed vi tamen volas ĝui vere klopode bicikli, mi rekomendas arbaran vojon Doubská, kiu pro sia longa dekliva leviĝo apartenas al plej klopodaj vojoj en regiono de Arbarista Panteono. Longa vojo tra arbaro eblas en kazo, ke vi uzos arbarajn vojojn Klepaĉova, Křivá Borovice, Kvieta (Pokojná), Al argiletaj mineoj (K Hlinkovým dolům) kaj Kočárová.