Arbara vojo Melatín

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: U Buku (buslinio 57), Bílovice nad Svitavou (trajnlinio S2, buslinioj 75 a 210)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: Akvofontujo U jezevce, Akvofontujo de Josef Konšel, Akvofontujo de Tomeček, Akvofontujo de Jan Doležal, herbokampo U buku

Ebloj por parkado de aŭtoj: limigita eblo estas ĉe busa haltejo U Buku, eventuale en Bílovice nad Svitavou

Longeco de la arbara vojo: 4,2 km

Karakterizo de la arbara vojo Melatín: la arbara vojo fakte kopias flavan turistan traceon de Bílovice nad Svitavou en Ořešín-on, nur en sia supra parto ĝi deflankiĝas al ŝoseo inter Soběšice kaj Útěchov (punkto 1 en la suba mapo). Tuta superaltigo de la vojo estas 156 m kaj en tuta longeco la altiĝo estas malrapida. La vojo havas nomon de la rivereto Melatín. En supra parto de la traceo estas antaŭ ĉio Akvofontujo de Konšel, en distanco 500 m sekvas turista ŝirmejo apud malgranda akva fonto kaj okulmezure en duono de vojo estas la krucvojo Melatín (punkto 3 en la suba mapo), el kiu vi povias ekiri subgvide de blua turista traceo aŭ direkte super Soběšice (aŭ tra vojeto de Karel Morávek) aŭ al herbokampo U luže, kiun trapasas arbara vojo Vojanka. Tiel vi povas reveni en Útěchov / Bílovice per alia vojo, malgraŭ ke oni devas atentigi, ke tiu ĉi blua traceo ne tre taŭgas por biciklistoj. Krom tio ekzistas vojo, kiu unuigas ambaŭ vojojn preter akvofontujo U Jezevce. En supra parto povus ankaŭ unuigo super la herbokampo, sed tiu vojo en  Mapy.cz ne estas dokumentita (nur en la projekto OpenStreetMap) kaj mi persone ĝin neniam trapasis (sed mi povas al vi rekomendi la irvojeton preter la akvofontujo U Jezevce).

La vojo taŭgas ankaŭ por familioj kun infanaj ĉaretoj.

Plej verŝajne vi komencos vian ekskurson tra arbara vojo Melatín ĉe aŭtobushaltejo U Buku. Tial indas ĉi tie skribi ankaŭ ion pri la herbejeto U Buku („Ĉe Fago“). Se estas sufiĉe da neĝo, la loko estas populara por sledado. De printempo 2021 vi ankaŭ trovas jela herbejeto du novajn informpanelojn. Unu estas dediĉita al akvofontujo de Jan Doležal, dua estas ne for la de parkejo super herbejeto. Tiu dua enhavas foton de la herbejeto fotita de droneo kun markoj de plej gravaj arboj kreskantaj je la herbejeto. Temas pri: sangofago, plorbetulo, cedro atlasa, abio Duglasa, kverko petra, abio granda, kriptomerio japana, tilio korfolia, tilio grandfolia, hikorio, juglandarbo nigra kaj piceo pika (dufoje). 

Nun ekestas la demando: kiu el du vojoj estas pli interesa? Ĉu Melatín aŭ najbara Vojanka? Tio dependas de via atendo kaj direkto de via vojo. Mi persone biciklante matene de Útěchov al laboro en urbcentro de Brno pli multe ĝuis la vojon Vojanka precipe danke al eblo haltiĝi en romantika kaj kvieta herbokampo U luže kaj sekvanta pli riska subeniro en Bílovice-n. Sed se mi volus iri en aparta direkto, mi elektus la vojon Melatín, ĉar tiu supreniro ne estas tre malfacila.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: norda komenco / fino de la vojo

Punkto 2: suda komenco / fino de la vojo apud Bílovice nad Svitavou

Punkto 3: ebleco uzi bluan turisman traceon en direkto arbara vojo Vojanka aŭ en direkto super urba parto Soběšice