De rando de Brno al Adamov tra du belvidejoj

Komenca punkto: Líšeň, Velká Klajdovka (restoracio)

Itinero de ekskurso: Líšeň, Velká Klajdovka (restoracio) – disvojiĝo Kopaniny – belvidejo Kopaniny – Bílovice nad Svitavou – herbejeto apud arboreto Řícmanice – Babice nad Svitavou – belvidejo Alexandrovka – Adamov

Fina punkto: Adamov

Longeco de ekskurso: 18 km

Taŭgeco: por piedirantoj (sen infanĉaretoj) kaj kapablaj biciklistoj

Priskribo de ekskurso: Du tagojn antaŭ ŝtata festo en oktobro 2021 estis solene malfermita nova belvidejo ĉe Liduŝka super vilaĝo Bílovice nad Svitavou. Super urbeto Adamov estas belvidejo Alexandrovka kaj do oni povas viziti ambaŭ belvidejojn. Komenca punkto estas haltejo Velká Klajdovka, kie haltas regiona buslinio numero 201 el Brno en Jedovnice. En Brno ni ankaŭ povas enbusiĝi ĉe stacidomo Židenice, je haltejo Stará osada aŭ Prušánecká. Aŭtobuso dum semajnfinoj kursadas ĉiujn 60 minutojn, nur foje ĉiujn 30 minutojn. Taŭga por komenco do povas esti ankaŭ haltejo Podbělová, kie haltas buslinioj 55 kaj 78.

Antaŭ hotelo Velká Klajdovka (ankaŭ restoracio) eblas ankaŭ lasi aŭtomobilon kaj post la reveno en Brno reveni ĉi tien. De hotelo ni ekos en direkto disvojiĝo Kopaniny, do al komenco de vojoj Červená (Ruĝa) kaj Šumbera. Pli mallonga kaj pli facila estas vojo apud la ŝoseo kopiante verdan turistan traceon. Tiun ni ja ne devas sekvi dum promeno el disvojiĝo Kopaniny al arbarista domo Ressel. Arbaran vojon Ruĝan ni forlasos en loko apud Liška-kruco kaj preter la larika semplantejo ni venos al nova belvidejo. Tiu havas pli ol 130 ŝtuparoj kaj ofertas panoramon en ĉiujn mondajn kompasdirektojn. Certe en momento de granda kvanto de neĝo tiu ĉi belvidejo estos populara loko ankaŭ en vintro, ĉar en ĉirkaŭaĵo de Bílovice nad Svitavou ne ekzistis tia loko kun belvidejo.

De la belvidejo ni rapide revenos al arbara vojo Ruĝa. Ni povas dume rigardi ankaŭ Liduška-monumento, kiu memorigas, ke la 22-an de decembro 1919 ĉi tie estis trovita knabineto Liduška.

En Bílovice nad Svitavou estas unua ebleco dum la ekskurso refreŝigi (pluraj eblecoj). Sekvos vojo laŭ ruĝa turisma traceo, kiu gvidos nin ĝis vilaĝo Babice nad Svitavou. Tiu ĉi vojo komence ne estas tro interesa kaj indas diri, ke de loko, kiam ni eniros arbarojn, ĝis herbejeto “U Brněnky” la vojo estas plimalpli frakasita kaj ne tro taŭga por infanĉaretoj. Ankaŭ ŝosea biciklo ne estas ĉi tro taŭga.

Finfine ni estas en arbaro, ne for de arboreto Řícmanice. Ni povas iri al ĝi, sed por publiko ĝi estas dum la tuta jaro kutime fermita. De la disvojiĝo “Nad Arboretem” ni iros ĉirkaŭ 400 metojn tra arbara vojo Brněnka al Rompita Kruco. De ĝi gvidas la ruĝa traceo en valon, tra kiu iras arbara vojo de Rosenauer. Nin ja ruĝa turisma traceo gvidos iom post iom tra ŝtonponto kaj herbejeto ĝis Babice nad Svitavou. En tiu ĉi vilaĝo ni povas denove refreŝigi, sed en la vilaĝo estas malpli da eblecoj kompare kun Bílovice nad Svitavou.

Se la nomo de la ekskurso mencias du belvidejojn, tio signifas, ke al Adamov ni ne iros uzante plej mallongan vojon, sed ni plilongigos la vojon tra belvidejo Alexandrovka. El Babice nad Svitavou ni do iros laŭ arbara vojo Šutrovaná. Panoramo el tiu ĉi belvidejo estas ĉefe en direko sudo kaj okcidento. De tiu ĉi belvidejo ni uzos verdan turisman traceon al disvojiĝo U sedmi dubů (Ĉe sep kverkoj), kie ni povas decidiĝi, kien iri plu. Pli komforta deklivo al Adamov estas tra monumento de torture mortigitaj arbaristoj kaj poste tra arbara vojo Dřínová al ĉefa stacidomo de Adamov. Alternative ni povas iri laŭ ruga traceo kaj tra loĝkvartalo Horka veni en urbcentro de Adamov. Tiu ĉi parto de eskurso ja tute ne estas taŭga por infanĉaretoj (sed vi povas tiel iom mallongigi viena ekskurson, ĉar ĝis loĝkvartalo Horka kursadas loka buslinio 215). Kaj ĉi tie finas nia ekskurso el Brno en Adamov tra du belvidejoj. 

Aldona ideo por vi: urbo Adamov ofertas sur la urba paĝaro eblecon vidi bildojn el tri retkameraoj. Unu el ili ofertas bildojn el Alexander-belvidejo, do vi povas vidi aktualan veteron super Adamov eĉ rete.