Arbara vojo Šutrovaná

Plej proksimaj haltejoj de publika trafiko: Adamov (trajnlinio S2), Babice nad Svitavou, supra haltejo (buslinio 210)

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo: natur-rezervejo Dřínová, Skolopa fontujo (Slučí studánka), Alexander-belvidejo, monumento 10 jaroj de Ĉeĥoslovaka Respubliko

Ebloj por parkado de aŭtoj: rekte en Babice nad Svitavou

Longeco de la arbara vojo: 2,1 km

Karakterizo de la arbara vojo Dřínová: temas pri arbara vojo konektanta Babice nad Svitavou kaj konatan Alexander-belvidejo (Alexandrovka) super Adamov, kiu same kiel arbara vojo Dřínová trairas periferion de la natur-rezervejo Dřínová. La tuta arbara vojo kopias verdan turisman itineron. La vojo mem ne estas tre pena el vidpunkto de dekliveco, la komenca punkto en Babice nad Svitavou (punkto 1 en la suba mapo) situas en alteco proksimume 475 m super la marnivelo kaj  la plej alta punkto en alteco ĉirkaŭ 520 m super la marnivelo. Kompreneble necesas atingi tiun altecon, kion familia ekskurso povas solvi per aŭto, eventuale per buslinio 210 el Bílovice nad Svitavou. La arbara vojo komence iras tra arbaro proksime de kampo, poste vin kondukos tra arbaro super la kapoj kaj fine ĝi malfermiĝos, tial dum varmegaj tagoj oni povas konsiderinde ŝviti. Sed tiam vi jam troviĝas ĉe flankvojo direkte al Alexander-belvidejo, kiu proponas panoramon de Adamov kaj ĉirkaŭaĵo. Videblas ankaŭ dissendilo Hády super Brno.

La belvidejo ricevis sian nomon laŭ entuziasma subtenanto dum konstruado de la belvida turo  Alexander Suchaneck el Hoffenau, imperiestra konsilanto. Danke lin estiĝis en 1887 super Adamov belvida turo projektita de Oscar Mratschek. Post la dua mondmilito la bevidejo estis malaltigita. En 2008 la Alexander-belvidejo transiris en la proprieton de la urbo Adamov, kiu iniciatis konstruon de nova belvidejo laŭ projekto de bakalaŭro Miroslav Čuma kaj Ing. Jiří Šlanhof. Estis utiligita la origina ŝtona konstruaĵo, tamen por doni pli bonan rigardon ĝi estis altigita ĝis 18 metroj, al la tura platforma ĉirkaŭpromenejo kondukas 75 ŝtupoj kaj al turistoj ĝi servas ek la 16-a de majo 2009.

Ĉe la Alexander-belvidejo (punkto 3 en la suba mapo) oni trovos imforman panelon priskribantan la natur-rezervejon Dřínová. Krom kornuso (ĉeĥe: dřín, latine: Cornus mas) en la rezervejo kreskas ankaŭ melisfolia melito (medovník meduňkolistý, Melittis melissophyllum), bulba dentario (kyčelnice cibulkonosná, Dentaria bulbifera), blanka anemono (sasanka hajní, Anemone nemorosa), berberiso (dřišťál obecný, Berberis vulgaris) kaj ursa ajlo (medvědí česnek, Allium ursinum), kiu abunde troviĝas ĉirkaŭ la belvidejo.

Kiam vi ĝissate ĝuos rigardadon el la Alexander-belvidejo, decidu, kien plu. La arbara vojo Šutrovaná (slange: ŝtonplena) laŭ mapoj eldonitaj de Lerneja Arbara Entrepreno Křtiny kaj ankaŭ laŭ Mapy.cz tiuloke finiĝas (ĉe disvojiĝo Sub la Alexander-belvidejo, punkto 2 en la suba mapo) kaj daŭras sub la nomo Skatul-vojo (Skatulova cesta), kiu gvidas unue laŭ flava turisma itinero, ekde la disvojiĝo Jelenec (punkto 6 en la suba mapo) laŭ la blua kaj plu memstare por konektiĝi kun ruĝa turisma itinero.

Laŭ formala konsidero ĉi tie finiĝas la priskribo de la arbara vojo Šutrovaná. La ĉirkaŭvojan revenon al Babice nad Svitavou de la Alexander-belvidejo laŭ flava, poste blua kaj fine denove flava turisma itinero  estas rekomendinda. Proksime de Babice nad Svitavou troviĝas Malgranda Macocha (punkto 4 en la suba mapo), kiu estas karsta abismosimila bortruo, el kiu pasintece estis minataj fer-ercoj. Interesa estas ankaŭ monumento omaĝe al 10 jaroj de Ĉeĥoslovaka Respubliko (punkto 5 en la suba mapo), ĉirkaŭ kiu kreskas Jubilea Bosko (Jubilejní háj) kun kelkaj ekzotaj lignoplantoj. La monumento estas ŝtonego, sur kiu estas gravurita dato 28. X. 1928. La suma longo de la ĉirkaŭvoja ekskurso estas proksimume 6 km.

La vojo mem taŭgas ankaŭ por la ŝoseaj bicikloj, ne nur montaraj. La belvidejo estas komforte atingebla eĉ kun infanĉareto, do rekomendinda por familioj.

Klarigoj por la mapo

Punkto 1: oficiala komenco / fino de la vojo en Babice nad Svitavou

Punkto 2: komenco / fino de la vojo ĉe disvojiĝo Sub la Alexander-belvidejo

Punkto 3: Alexander-belvidejo

Punkto 4: Malgranda Macocha (postmineja abismo)

Punkto 5: Monumento 10 jaroj de Ĉeĥoslovaka Respubliko

Punkto 6: disvojiĝo Jelenec