Aŭtora komento

Ideo

Ideo krei sian propran retejon estis en mia kapo de printempo 2015. Temo de la retejo estis al mi klara: prezenti al homoj ne nur el Brno unikan regionon de Arbarista Panteono. Areo granda pli ol 10 mil da hektaroj kun granda kvanto de arbaraj vojoj estas io, kion ne havas multaj urboj en la mondon. Fakte, eĉ arbaristoj mem diras, ke temas pri monda raraĵo, kies signifo kaj filozofio estas pli granda ol Ĉeĥio.

Kion atendi de la vizito de la areo?

Metafore dirite, maron de arbaroj. Ne atendu spirhaltigajn belvidejojn, kie amase kolektiĝas turistoj el tuta mondo kun celo tuj havi rapide foton. Kompreneble, ekzistas lokoj, kie estas pli da turistoj, sed malgraŭ proksimeco de urbo Brno ne atendu homamasojn. Kalkulu ankaŭ kun tio, ke kelkaj lokoj estas kovritaj per poŝtelefona signalo inkluzive 4G interreto, kelkaj lokoj estas male tute sen ebleco uzi interreton (ekzemple arbara vojo Melatín aŭ ĉirkaŭaĵo de Schindler-fontujo estas du lokoj estas sen interreto).

Kiel alveni en regionon?

Granda avantaĝo por vizito de areo estas perfekta atingebleco de la areo per Integrita trafiksistemo de la Sudmoravia regiono. El centro de urbo Brno vi estas en Blansko dum 30 minutoj, en Adamov dum 20 minutoj, en Křtiny (kiuj estas konsiderataj kiel enirejo en Moravian Karston kaj do ankaŭ en Arbaristan Panteonon) dum 50 minutoj (dum semajnfinoj nove vi povas transporti biciklon per buslinio 201). En trajnon vi povas preskaŭ ĉiam preni vian biciklon, do vi povas ĝui ankaŭ posttagmezan ekskurson post labori (aŭ la trajno povas servi bone por reveno el urbo Adamov, se vi jam ne volos biciklumi ĝis Brno). En Blansko haltas ankaŭ rapidtrajnoj de Ĉeĥaj fervojoj kun konektobusoj, do eĉ vojaĝo el Prago aŭ Pardubice estas realigebla. El Vyškov, kien vi facile veturos per trajno el Ostrava aŭ Olomouc, estas ankaŭ facila vojo en tiun ĉi regionon. Mi povas imagi eĉ unutagan ekskurson de Vieno / Bratislavo. Kelkaj lokoj kaj vojoj estas bone atingeblaj ankaŭ per urba amasa transporto de Brno, do se vi emas vekiĝi pli frue, vi povas ĝui matenan promenon / biciklumadon kaj poste vojaĝi en laboron. Silenton en matena arbaro ekzemple je herbejeto Ĉe flako (U luže) apud arbara vojo Vojanka mi garantias. Interesa estas ankaŭ vojeto de Karel Morávek inter Soběšice kaj Útěchov (urbopartoj de Brno). Por biciklantoj tiu ĉi vojeto estas absolute netaŭga, sed piedirantoj ĝuos silenton kaj trankvilan arbaron. Vojaĝo per urba amasa transporto de urbocentro de Brno daŭras ĉirkaŭ 40 minutoj. Vi profitos de preskaŭ senfina 7 kilometroj longa arbara vojeto.

Máchův památník - západní strana a pohled do krajiny
Renovita monumento de arbara vojo Hradská

Ne estas Arbarista Panteono kiel Arbarista Panteono

 

Kvankam tiuj ĉi paĝoj priskribas unikan, ununuran regionon norde de Brno, ekzistas ankoraŭ unu loko kun sama nomo. Oriente de urbo Písek ne for de Budějovice-antaŭurbo ankaŭ estas Arbarista Panteono. Ĝi ne estas samgranda kiel Arbarista Panteono apud Brno, sed la ideo estas sama.

Sur herbokampo ne for de belvidejo de arbaristoj el urbo Písek kun altano estas 7 grandaj granitaj ŝtonegoj kun skupltitaj jarnumeroj 1861, 1884, 1912, 1934, 1969, 1972 kaj 1996. Tiuj jaroj estas gravaj jaroj por arbaristoj el Písek, sed ankaŭ por ĉeĥa silvikulturo. Persone mi neniam estis en tiu ĉi loko, sed eble mi iam vizitos urbon Písek kaj lokan Arbaristan Panteonon.

Lesnický Slavín u města Písek

Peto de la Arbaro

Kara homo! Mi estas donacinto de varmo en via kameno dum malvarmaj noktoj, same kiel donacinto de afabla malvarmeto dum somera sunardo. Mi donis trabaron al via domo kaj tabulon al via tablo, de mi oni fabrikis la liton, en kiu vi dormadas, kaj manilon de via soko. Mi donis tenilon al via toporo kaj pordeton al via barilo. De mi oni gajnis lignon por viaj lulilo kaj ĉerko. Mi signifas tion, kion por bonstato signifas la pano kaj por beleco la floro. Tial bonvolu aŭdi mian peton: Ne detruu min!
Arboreto Řícmanice - Monumento de Arboj

Kontakto

Ĉu vi volas scii pli pri mia ideo? Ĉu plaĉas al vi mia retetjo? Ĉu vi volus kontribui per viaj fotoj kaj komentoj? Aŭ vi volas scii, kiel mi kreis tiun ĉi retejon kaj laŭ tio krei propran retejon, ideale ankaŭ por turistoj? Neniu problemo, sufiĉas, ke vi skribu al mi al info@lesnickyslavin.cz. Vi povas ankaŭ viziti paĝon ĉe Vizaĝlibro kun sama nomo aŭ ĉe Instagram (sed nur kun ĉeĥaj novaĵoj).
Rossenauerova cesta