Festa ekskurso ne nur por la 17-a novembro

Komenca punkto: Blansko, Klepačov, točna

Fina punkto: Adamov

Itinero de ekskurso: Blansko, Klepačov, točna – arbara vojo Klepaĉova – monumento de Jiří Václav Wachtel – arbara vojo Křivá Borovice – Mácha monumento – Taŭra roko – monumento omaĝe al 10 jaroj de Ĉeĥoslovaka Respubliko – disvojiĝo U sedmi dubů – monumento de torture mortigitaj arbaristoj – Adamov

Longeco de ekskurso: 18 km

Taŭgeco: por piedirantoj (sen infanĉareto)

Priskribo de ekskurso: Ne nur por omaĝo al tago de 17-a novembro* povas esti taŭga tiu ĉi ekskurso. Ĝi gvidos vin tra Arbarista Panteono de nordo ĝis sudo. Nian ekskurson ni komencos je finhaltejo de aŭtobusoj en loka parto de Blansko, do en Klepačov. Unuan parton de nia ekskurso ni iros tra arbara vojo Klepaĉova. Komence de via migrado tra tiu ĉi arbara vojo vi trovos novan monumenton dediĉita al Jiří Truhlář. Ĉe pitoreska disvojiĝo Polom (punkto 3 en la suba mapo) vi trovos monumenton de Jiří Václav Wachtel (sur la monumento ja estas malĝusta nomo “Wachtl”). Ĉi tie oni solene je la 18-a de junio 1929 malfermis Arbaristan Panteonon.

Sur la disvojiĝo apud la komenco de arbara vojo Křivá Borovice ni adiaŭos portempe kun arbara vojo Klepaĉova kaj ni iros tra arbara vojo Křivá Borovice. Ni venos tra tiu ĉi vojo ĝis ruĝa turisma traceo, tra kiu ni daŭrigos tra Olomučany ĝis Mácha-monumento. Survoje ni povas halti apud tri monunemtoj: jubilea monumento de Johano la 2-a de Liĥtenŝtejno, monumento de Karel Knapp kaj monumento de Jan Evangelista-Chadt Ševětínský. Kurte ni iros ankaŭ tra arbara vojo Klepaĉova.

Ke ne estu malmulte da tiuj monumentoj dum nia ekskurso, ni marŝos de rando de Olomučany ĝis Mácha-monuneto. Ni rememoru ĉi tie, ke apud la tombo de Karel Hynek Mácha, romaneca ĉeĥa poeto, haltis amasmarŝo de studento dum la 17-a de novembro 1989.

De la monumento de romaneca ĉeĥa poeto kun siaj versoj ni descende iros en Josefav valon laŭ flava turisma traceo. Parto de nia vojo ĝis Taŭra roko estos en arbaro tra vojeto laŭ Virapra fontujo, parto laŭ ŝoseo.

Nia ekskurso iros ĉirkaŭ fama Taŭra roko, kiu ja estas dum tuta jaro kutíme fermita por publiko. Nur foje okazas en ĝi ekskursoj (kutíme dum junio) kaj koncertoj.

Poste atendos nis ascendo kun diferenco 160 metroj. La vojeto estas relative mallarĝa kaj post pluvo povas esti glita. Se ni volas, ni povas plilongigi nian ekskurson per vizito de belvidejo Sur grandaj rokoj, sed tio ja ne necesas (mi skribas pli pri tiu ĉi belvidejo en propono por ekskurso kun nomo Al panoramoj en Josefan valon). Nia eskurso jam estas sufiĉe longa.

Mi ja rekomendas, se vi volas senti vere feste, iri al monumento omaĝe al 10 jaroj de Ĉeĥoslovaka Respubliko kaj poste iri laŭ blua turisma traceo al disvojiĝo Jelenec kun flava turisma traceo, tra kiu ni iros proksime al Alexander-belvidejo, sed ĉi-foje ni ne vizitos tiun ĉi belvidejon.

Tra verda kaj ruĝa turismaj traceoj kaj tra disvojiĝo U sedmi dubů (Ĉe sep kverkoj) ni venos al monumento de torture mortigitaj arbaristoj, kio alterne referencas al eventoj de la dua mondmilito kaj do parte ankaŭ al la 17-a novembro 1939. Al Adamov ni iros tra arbara vojo Dřínová al ĉefa fervoja stacidomo. Kaj tiel nia ekskurso de Klepačov al Adamov tra kelkaj monumentoj finas.

* Tiu ĉi ekskurso estis origine en la ĉeĥa lingvo publikigita je la 17-a de novembro 2021 omaĝe al Tago de bataloj por libereco kaj demokracio kaj Internacia tago de studentaro.