Al panoramoj en Josefan valon

Komenca punkto: Habrůvka

Fina punkto: Adamov

Itinero de ekskurso: Habrůvka – arbara vojo Kočárová – Wiehl valo – Josefa valo – Taŭra roko – belvidejo Sur grandaj rokoj – disvojiĝo U sedmi dubů – Adamov

Longeco de ekskurso: 15 km

Taŭgeco: por piedirantoj

Priskribo de ekskurso: Josefa valo estas unu el plej interesaj valoj en Moravia karsto. Regiono eĉ tenas kromnomon – Moravia Svislando. Certe esplorindas iaj kavernoj, sed valo estas ankaŭ ĉarma de belvidejoj super ĝi. Tiu ĉi propono por ekskurso ofertas trairi plej interesajn belvidejojn dum pli malpli 5 horoj. Pensu ja pri tio, ke post pluvo kaj neĝo povas esti parto de Taŭra roko al Grandaj rokoj malseka kaj pli klopoda. La ekskurson mi proponas nur por piedirantoj kaj ni komencos ĝin je haltejo de buslinio 157 en Habrůvka. El Brno ni atingos tiun ĉi vilaĝon kun ŝanĝo en Křtiny de buslinio 201 kaj kun ŝanĝo en Adamov de trajno. Buslinio 157 estas linio el Adamov ĝis Vyškov kun ĉirkaŭvojo tra Habrůvka, do ne estas problemo atingi Habrůvka ankaŭ el Ostrava aŭ Olomouc. Busoj de linio 157 ne veturas ja ĉiam la tutan linion, do mi rekomendas pensi kun tio, ke el Křtiny en Habrůvka ni iros piede 2 km (aldone buslinio 157 ne ofertas transportadon de bicikloj). 

Nian ekskurson al panoramoj en Josefan valon (aŭ ankaŭ Křtiny-valo) ni do komencos en Habrůvka kaj ni sekvos bluan turisman vojon en direkto Adamov. Ke ni ja povu ĝui panoramojn en Josefan valon, ni iros tra arbara vojo Kočárová, apud kiu ne ja estas iuj monumentoj, sed belvidejoj en pejzaĝon al vidalvidaj rokoj, kien ni iros poste, estas vere impresaj. Tio estas ankaŭ efiko de laboroj de arboristoj, kiuj apud tiu ĉi vojo intence kreas lokojn kun panoramoj. Arbara vojo Kočárová gvidos nin en Wiehl-valo, kie ankaŭ komencas arbara vojo Padouch. Ĉi tie ni povas ripozi en altaneto kaj ni povas rimarki ankaŭ monumenton de Rudolf Haša en deklivo. Sube en la valo ni ankoraŭ malkovros memorŝildon de Julius Wiehl.

En Josefan valon ni iros tra ŝoseo kaj tiel ni komencos sekvi flavan turisman vojon. Nia ekskurso iros ĉirkaŭ fama Taŭra roko, kiu ja estas dum tuta jaro kutíme fermita por publiko. Nur foje okazas en ĝi ekskursoj (kutíme dum junio) kaj koncertoj.

Poste atendos nis ascendo kun diferenco 160 metroj. La vojeto estas relative mallarĝa kaj post pluvo povas esti glita. Ni venos al vojkruĉigo kun blua traceo, de kiu estas distanco al belvidejo Sur grandaj rokoj ĉirkaŭ 700 metroj. Iri al belvidejo per kurtvojo de flava turisma vojo eblas, sed mi ne rekomendas tion baze de miaj spertoj.

Finfine ni estas je belvidejo Sur grandaj rokoj. Ne gvidas ĉi tien iu ajna turisma traceo, eĉ sur ĉefa arbara vojo kun nomo Skatula-vojo vi ne malkovros iun indikilon, kiu indikus vere agrablan belvidejojn.

Ne ĝuu erare nur la unuan belvidejon kaj venu ĝis loko, kien ankoraŭ gvidas vojeto. Unue en loko, kie finas la vojeto, estas belvidejo en Josefan valon perfekta. Ne estas ĉi tie iu ajna benko aŭ altaneto, tio ja ne gravas tute. Rigardi ĉi tie sunsibiron certe estas inda. Ni daŭrigos denove poste al blua turisma traceo ĉirkaŭ monumento de Jozef Dekret-Matejovie. Al disvojiĝo U sedmi dubů vi devas iri tra flava kaj verda turismaj traceoj, blua turisma vojo tra Schatt-vojo estos fermita.

De disvojiĝo U sedmi dubů (Ĉe sep kverkoj) ni povas decidiĝi, kien iri plu. Pli komforta deklivo al Adamov estas tra monumento de torture mortigitaj arbaristoj kaj poste tra arbara vojo Dřínová al ĉefa stacidomo de Adamov. Alternative ni povas iri laŭ ruga traceo kaj tra loĝkvartalo Horka veni en urbcentro de Adamov. Tiu ĉi parto de eskurso ja tute ne estas taŭga por infanĉaretoj (sed vi povas tiel iom mallongigi vian ekskurson, ĉar ĝis loĝkvartalo Horka kursadas loka buslinio 215). Kaj ĉi tie finas nia ekskurso el Brno en Adamov tra du belvidejoj.

Kaj tiel finas nia ekskurso. En Křtiny ni povas reveni denove per buslinio 157, en Brno ni veturos per trajno. Fine mi ankoraŭ aldonas, ke tiu ĉi ekskurso gvidas parte tra Nacia natura rezervejo Býčí skála (Taŭra roko). Tio signifas, ke vi ne prefere ne forlasu markitajn vojon (en tiu ĉi kazo parte flavan turisman traceon de Taŭra oko en direkto al belvidejo Sur grandaj rokoj).