En Esperanto

Forsta panteono estas aro de monumentoj kaj fontoj en arbaro de kompanio „Lerneja forsta entrepreno – Arbaro de Masaryk“, inter urboj Brno kaj Blansko en Moravia karsto. Tiuj objektoj estas dediĉitaj al forstistoj kaj artistoj. La ideo de iĝo de la forsta panteono estas de la 1920-aj jaroj. Solena malfermo de panteono okazis la 18-an de junio 1929 en regiono de vilaĝo Olomučany, partoprenis interalie Rudolf Haša (kiu estas kune kun Josef Konšel kaj Josef Opletal konsiderata kiel aŭtoro de panteono).

En nuntempo panteono estas populara loko por ekskursoj de multaj homoj el Brno kaj ĉirkaŭaĵo – plej ofte oni vizitas monumenton de Karel Hynek Mácha aŭ monumenton de torturmortigitaj forstistoj.

Celo de tiu ĉi retejo estas prezenti tiun ĉi unikan regionon. En ĉeĥa lingvo vi nuntempe povas legi pri 21 vojoj. Ne mankas ankaŭ galerio de vojoj kaj aliaj lokoj. En estonteco ne mankos ankaŭ tradukoj de plej gravaj vojoj en esperanto. Aldonita estos ankaŭ mapo.